Forumo

TemojPri edukado.netEdukado.net kaj UK

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-07-30 19:57:06

Modesta raporteto de unuafoja kongresano :)
Mi ĵus revenis hejmen post ĝuado de tri kongrestagoj.
Mi ĉeestis kelkajn programerojn de Edukado.net, kiuj okazis en tre amika kaj bonhumora etoso. Estis tre bone renkonti membrojn de la paĝaro, spioni la paroligajn lecionojn gviditajn de Katalin, babiladi kun la sprita Sylvain - kiu estas tre afabla kaj humura - interŝanĝi donacojn kaj amikumi. Mi aparte ŝatis la Metiejon en kies kadro Katalin donas superrigardon de la paĝaro. Mi kore dankas al Katalin kaj al ĉiuj membroj kun kiuj mi havis kontakton.

leandro_abrahao
afiŝita je 2015-07-24 12:08:31

Mi deziras al EDUKADO.NET tre grandan sukceson kadre de la 100a UK :)
Kuraĝon al ĉiuj volontuloj, kiuj pretos plenumi diversajn taskojn dum la kongresa semajno.
Aparte al Katalin, kiu reĝisoras la tuton, mi deziras sanon kaj forton!

leandro_abrahao
afiŝita je 2015-07-28 11:35:56

Kvar novaj membroj :) Ĉu frukto el la 100a UK?
Edukado.net baldaŭ havos kvar mil!
La 26an de aprilo 2013 membriĝis ĉe Edukado.net la 3000a membro!
Jen la tiama raporto.

leandro_abrahao
afiŝita je 2015-07-29 13:35:04

Jen la kongresaj kurieroj de la 100a UK, kie aperas ie kaj ie la agado de Edukado.net:
Belfrido 1, Belfrido 2, Belfrido 3, Belfrido 4, Belfrido 5, Belfrido 6

leandro_abrahao
afiŝita je 2015-07-31 03:39:38

La kongresa kuriero nomiĝas BELFRIDO.
Jen hazarde mi trovis en Vikipedio la signifon de tiu vorto :)

 JPG Alkroĉita dosiero: 9024_1438314986.jpg

leandro_abrahao
afiŝita je 2015-08-03 02:30:05

Forumo pri Kapabligo pretigis rekomendojn
Eltiro el Belfrido n-ro 6
-------------------------------------------------------
2. Kunlaboro pri edukado/instruado
Starigi pli fortajn partnerajn rilatojn kun la ĉefaj organizoj aktivaj sur la kampo de instruado: ILEI, edukado.net, lernu.net, TEJO, la ekzamenaj staboj k.a. Tio povus inkluzivi apartajn komunajn strategiojn kaj projektojn en specifaj mondopartoj, ekz. en Afriko.
• Responde al la alfluo de novlernantoj per retaj kursoj, poŝtelefonaj programetoj k.s., kune kun tiuj partneroj ellabori strategion por stimuli kaj subteni plulernadon kaj enmovadiĝon, i.a. per taŭgaj retejaj rimedoj.
• Doni prioritaton en la instruakampo al la livero de kursoj konvenaj kaj allogaj por pli junaj homoj, kaj al la pristudado kaj plibonigo de kondiĉoj por memlernado de pli aĝaj homoj.

leandro_abrahao
afiŝita je 2017-08-06 03:26:38

Edukado.net en la Kongresa Kuriero de la 102a UK.
* Tago de Lernado. Temo: Sukceso aŭ malsukceso - objektiva bilanco pri Ekparolu! (Katalin Kovats, Nederlando)
* KER-ekzamenoj
* KER-sesioj
* Nova honora membro de UEA: NGUYỄN XUÂN THU (kunlabore kun edukado.net, aŭtoris belan plurlecionan preparkurson pri sia lando).

leandro_abrahao
afiŝita je 2022-08-08 13:16:50

Same kiel en antaŭaj jaroj, edukado.net multflanke agadas kadre de UK-programo. Informojn pri ties agado vi trovos interalie en Fejsbuko kaj en la instagrama konto de UEA.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.