Forumo

TemojNi gratulas al ….Gratulojn al direktoro Jado en Ĉinio

Katalin
afiŝita je 2014-12-08 10:50:20

Sinjoro WEI Yubin (Jado), estro de Elementa lernejo de Baiyangshu-strato en Taiyuan, diskonigis en ĉinaj gazetoj kaj ĵurnaloj pozitivajn novaĵojn pri Esperanto en sia lernejo. Direktoro Jado enkondukis Esperanto-instruadon en sia elementa lernejo kaj Esperanto fariĝis tie deviga studobjekto por la lernantoj. Laboras sub lia gvido 6 junaj instruistoj de Esperanto, kaj ĉiuj el ili trapasis jam KER-ekzamenojn.
Por ilia Zamenhof-festo tre bonvenas kuraĝigaj gratulmesaĝoj.
-----
Legu pli ĉe la paĝo: http://edukado.net/novajhoj?id=510

GrizaLeono
afiŝita je 2014-12-08 12:02:42

Estimata sinjoro Jado,
kun granda ĝojo mi legis la artikolon en http://edukado.net/novajhoj?id=510 pri la rezulto de viaj penoj.
Mi volas elkore gratuli vin pro tio.
Amike salutas Leo

kuniklo
afiŝita je 2014-12-08 12:34:16

Estimata s-ro Jado,
Mi deziras al vi grandan sukceson en via lernejo. Ke via iniciato kaj la fervoro de
gekolegoj kaj precipe de la lernantoj restu fresha kaj daura.
Samideane
K. Fischer

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-12-08 14:11:00

Estimataj s-ro Jado kaj s-ino Arko, certe vi estas tre ĝojaj, fieraj, kontentaj!
Mi dividas kun vi tiun animstaton! Mi deziras al vi tre grandan sukceson en tiu nova fazo!
Kisojn kaj brakumon el Brazilo.

Patrick75
afiŝita je 2014-12-08 14:47:41

Sukceson mi bondeziras al vi ĉiuj el Italio! Tio estas grava atingo por Esperanto kaj estas ankaŭ ekzemplo por aliaj landoj. Esperanto havos estontecon nur se oni sukcesos akceptigi ĝin ene de ŝtataj instancoj.
Abundajn gratulojn

Arko
afiŝita je 2014-12-11 13:16:31

Bonvenon al la lernejo! ILEI-CN decidis okazigi tutlandan seminarion kaj la 5 ISOA-on en la elementlernejo, aŭguste, 2015. Bulteno sekvos.

Danil_Ko
afiŝita je 2014-12-13 09:22:41

Akceptu niajn gratulojn kaj bondezirojn okaze de via aktiveco en Esperantujo – lando sen limoj kaj perforto.
Danil, Ĉeboksaro, Rusio

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.