Forumo

TemojRegulaj donacantoj de edukado.netIĝu regula subtenanto

Katalin
afiŝita je 2015-03-06 13:25:44

Ebligu la estontecon! Iĝu regula donacanto de Edukado.net!
Nur per klerigado havas nia lingvo estontecon.
Edukado.net iĝis kerna kaj nemalhavebla edukilo por nia komunumo. Ĝi konkrete subtenas la instruistojn de Esperanto tutmonde kaj ĝis nun senpage, kio plej gravas por la esperantistoj de malpli riĉaj landoj.

Por daŭrigi sian laboron, la retejo bezonas regulan enspezon. Jam sufiĉus se kelkcentaj esperantistoj decidus dediĉi ĉiujare malgrandan sumon al ĝia subteno.
Se tio ĉi-jare realiĝas, ni ne bezonos en 2016 ekpagigi niajn servojn.

Do, iĝu unu el niaj regulaj subtenantoj, por minimume tri jaroj!
Flankenmetu ĉiumonate la prezon de kelkaj kafoj, glaciaĵoj aŭ cigaredoj kaj sendu la sumon jarfine.
Helpu nin helpi vin.

Multaj brakoj faras la laboron leĝera ... kaj la estontecon radia.

katjalodor
afiŝita je 2015-11-24 15:50:19

Saluton Katalin,
Chu bone ke mi chi tie anoncas mian intencon dum tri jaroj apogi vian gravegan laboron per 200€. Morgau mi ghiros al konto en Belgio de UEA.
Amike,
Katja Lödör

Katalin
afiŝita je 2015-11-25 13:24:23

Koran dankon, kara Katja.
Mi tre aprecas kaj tuj registris vian donacon http://edukado.net/prie/subteno/regulaj
kaj markos kaj signalos, kiam la mono alvenis.
Koran dankon, Katalin

EsperantoFranz1
afiŝita je 2017-05-21 20:07:22

Mi volonte pagus per VISA kreditkarto 200 Eurojn jare.

Katalin
afiŝita je 2017-05-22 19:55:54

EsperantoFranz1 skribis:
Mi volonte pagus per VISA kreditkarto 200 Eurojn jare.
Dankon, Franz, mi registris vian subtenpretecon kaj markis, ke ĉi-jare vi jam pagis. Ĝis kiu jaro vi entreprenas helpi regule?
http://edukado.net/prie/subteno/regulaj

EsperantoFranz1
afiŝita je 2017-06-02 20:56:42

Mi pretas helpi regule ĝis la jaro 2020 po jaro 200,00 Euroj.

Amike

Franz (Pfaffenhofen)

Ina
afiŝita je 2019-11-10 16:54:24

Kara Katalin,
mi pretas regule subteni edukado.net per 200 € Jahre. Tio tutcerte validas por tri jaroj, se eblos , ankau poste.Mi ĝiros ĝin al via Konto ĉe UEA, nome: [b]fedu-h. Ĉu tio vere estas via aktuala konto-kodo ĉe UEA?
Ĉu en ordo?
amike salutas
Ina

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.