Forumo

TemojPri edukado.netListo de enketoj en edukado.net

leandro_abrahao
afiŝita je 2015-06-11 16:50:20

Ĉi tie mi aperigos enketojn, kiuj troveblas en edukado.net, kaj kiuj verŝajne estas ankoraŭ validaj :)
Kompreneble iu ajn membro de edukado.net povos riĉigadi la liston.

Jen enketoj, kiujn mi mem proponis (Ili ankoraŭ validas, laŭeble voĉdonu! Dankon!)
1. Prepara manlibro por la KER-ekzamenoj de UEA: ĉu tia manlibro estas verkinda?
2. Lingva taksado: kiel taksi lingvan progreson de lernantoj de Esperanto?
3. Valoro de poŝta korespondado: ĉu ankoraŭ valoras korespondi per poŝto?
4. Kontroltestoj pri tralegita literaturaĵo: ĉu valorus havi tiajn kontroltestojn en la KLERIGEJO?
5. Lerneja instruado de Esperanto: ĉu sufiĉas 40-minuta instruado de Esperanto semajne?
6. Pri retforumoj: mi opinias, ke... kun aldona kuriozaĵo pri la forumo de edukado.net ;)

ALIAJ ENKETOJ
1. Propono je regulŝanĝo en RISKO: Kio okazus al la plurfoje venkintoj?
2. Kiun lernilon vi uzas en viaj kursoj?
3. Kial vi (ne) trapasas la novan KER-ekzamenon?
4. Ĉu vi legis la romanon de A. Dumas: La Grafo de Monte-Kristo?
5. Enverŝi oleon en la fajron: Ĉu tia esprimo ekzistas en via lingvo?
6. Ĉu bona aŭ mava lingvo? Bonvolu marki la aserton, kiu pleje respondas al via lingvouzo
7. Kiel oni komparas konflikteman homgrupon? Kiel oni diras tion en via kulturo?
8. Ĉu vi kredas, ke esperanto finvenkos antaŭ 2017?
9. Kio okazas, kiam infano perdas denton?
10. Per kiu koloro infanoj en via lando desegnas la sunon?
11. Kio / Kiu / Kia estas via nomo?
12. Ĉu vi povis respondi al la demandoj de la Eŭropa Centro de Modernaj Lingvoj?
13. Kiom da tempo daŭras viaj kursoj?
14. Ĉu vi konis kaj uzas la Esperantan Retradion?

Por sekvi la diskutojn, ne forgesu aboni malsupre dekstre de la paĝo la fadenojn, kiuj interesas vin.

leandro_abrahao
afiŝita je 2015-12-15 13:22:42

Novaj enketoj aldoniĝis :)

leandro_abrahao
afiŝita je 2016-09-18 15:33:05

Saluton! Estas multaj novaj membroj! Eble iu interesiĝos pri ĉi tiu fadeno :)

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2018 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.

Programado kaj aspektigo
de Studio GAUS.