Forumo

TemojLingvaj demandoj kaj helpoKio / Kiu / Kia estas via nomo ?

Kiun el la subaj demandoj ŝajnas al vi preferinda?

tukero
afiŝita je 2015-08-21 21:04:29

Montriĝis ke en la naciaj lingvoj pli ol la duono de la specimena grupo oni preferas demandi: Kiel vi nomiĝas? Kiel vi/oni nomas vin?
Mi trovis neniun lingvon, kiu havas la kia-demandon.
Mi ankaŭ miris ke tiom da lingvoj havas la kio-demandon (42%)! Tion mi ne atendis, kvankam mia "propra" angla tiel funkcias.
Kvankam la elekto ne estas reprezenta, mi esperas ke la tabelo estas almenaŭ interesa kaj eble utila.
Salutas Tukero

kristof
afiŝita je 2015-08-22 07:40:14

Jes, ĝi estas ege interesa! Dankegon pro via kontribuo, Tukero.

fringilla13
afiŝita je 2015-08-22 19:13:19

tukero skribis:
Mi trovis neniun lingvon, kiu havas la kia-demandon.
Kara Tukero! Eĉ se vi ne akceptas miajn polajn ekzemplojn (Kian nomon vi elektis? Kian nomon vi donis al la infano?), ĉar ili estas uzataj en iom alia situacio (ekzemple komence de la baptoceremonio), certe la germana lingvo uzas la demandon "Kia estas via nomo?" (Wie ist dein Name?)

tukero
afiŝita je 2015-08-22 20:37:53

fringilla13 skribis:
tukero skribis:
Mi trovis neniun lingvon, kiu havas la kia-demandon.
Kara Tukero! Eĉ se vi ne akceptas miajn polajn ekzemplojn (Kian nomon vi elektis? Kian nomon vi donis al la infano?), ĉar ili estas uzataj en iom alia situacio, certe la germana lingvo uzas "Kia estas via nomo?" (Wie ist dein Name?)
Saluton, Fringilla!
Mi povas klarigi la germanan lingvouzon nur per tio ke ĝi eventuale estas parenca kun la identeco de la germanaj predikataj adjektivo kaj adverbo. Estas malfacile trovi "logikan" klarigon, sed tio ne estas la sola tiel mistera fenomeno en la germana. Ofte la vortelekto ne trafas la intencitan sencon.
Mi ne malakceptas viajn ekzemplojn, kiuj ilustras efektive la situaciojn, en kiuj la kia-demandoj estas uzataj. Mi nur asertas, ke ili ne estas aplikeblaj al la germana, kiun ni ambaŭ kiel ne-denaskaj uzantoj bone konas.
Mi ĝojas denove interŝanĝi faktojn kaj ideojn kun vi.
Amike salutas Tukero

kristof
afiŝita je 2015-08-23 09:12:02

Post ioma pripensado, mi ŝatus aldoni ion pri la franca. Le plej ordinara demando efektive estas "comment tu t'appelles ?" (= kiel) sed…

Ekzistas ankaŭ pli formala alternativo, ofte uzata en oficeja / admnistra kunteksto : "quel est votre nom ?" (= kiu)

Ekzistas ankaŭ tre malformala formo, ne malofta en la parola lingvo : "c'est quoi ton nom ?" (= kio)

Do, se oni enketus pli profunde en la diversaj lingvoj oni eble konstatos, ke ankaŭ aliloke ekzistas diversaj alternativoj. Eble la plej komuna formo ne estas tiu, kiu ŝajnas tia…

tukero
afiŝita je 2015-08-23 19:53:48

kristof skribis:

Mi daŭrigis miajn esplorojn ĉe la rusa lingvo kaj konstatis, ke rusoj uzas "kak" (kiel) kaj "kakaja" (kia) demandante pri la familia nomo: "Kak(aja) tvaja familia?". Tiel ĝi similas al la franca (quel) kaj la germana (wie).
Post ĉi ĉio, mi momente emas al "Kiu estas via nomo?", se entute sed eĉ preferas "Kiel vi nomiĝas?"
Salutas Tukero

MaggyMaggy
afiŝita je 2021-08-21 12:59:37

En la Nederlanda, oni ankaŭ diras: Wat is je naam? = Kio estas via nomo?
En la Franca, la popola lingvo povas diri: C'est quoi ton nom ? = Kio estas via nomo? Kaj la Franca formala lingvo diras: Quel est votre nom? = Kiu estas via nomo?

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.