Forumo

TemojLingvaj demandoj kaj helpoVolitivo en subfrazo

Timo
afiŝita je 2015-07-09 17:23:58

Mi nenie trovis certigon ĉu ĝustas volitivo en subfrazo post nea verbo de volo/deziro:

1) Mi volas ke vi venu. (klare)
2) Mi NE volas ke vi venu. - ĉu ĝustas?

Volitivon oni uzu kiam io estas volata/dezirata.
Sed en la dua frazo mi ja indikas ke mi tion NE volas.

Pora argumento povas esti ke nur gravas la infinitivo:
"voli ke iu venu"

tukero
afiŝita je 2015-08-21 21:53:54

Tion, kion oni povas voli, oni ankaŭ povas NE voli. Por precizigi mi nun aldonasjenon:
Mi volas ke vi venu = mi volas vian venon. Jen do du malsamstrukturaj frazoj.
La dua estas propozicio kun subjekto kaj rekta objekto.
La unua konsistas el propozicio konektita per la konjunkcio "ke" kun subpropozicio. Tiel la subpropozicio transprenas la rolon de rekta objekto, en kiu la konjunkcio "ke" kaj la volitivo transprenas la taskon de la akuzativo.
En la negativa frazo, la adverbo "ne" determinas la verbon "volas" de la ĉefpropozicio, sed ne influas la subpropozicion. Por atingi tian efikon, necesas enigi la "ne" en la subpropozicion:
"Mi volas ke vi ne venu."
Kore salutas Tukero

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.