Forumo

TemojuTalk-kurso pri EsperantoOpinio pri la kurso uTalk

Katalin
afiŝita je 2015-07-29 11:35:03

Mi scivolas kiel vi opnias pri la kurso uTalk. Komentoj bonvenas, sed konsciu ke mi povas regule kaj rapide kontribui nur post UK.

Citronujo
afiŝita je 2015-07-29 13:09:44

Dankon por via laboro. Estus vere interesa!
Sed mi ne havas IPhone sed nur Android saĝtelefonon...

jefke
afiŝita je 2015-07-29 13:51:37

Dankon Katalin.
Mi tuj sendis tiun eblecon al studento de Loveno-La-Nova kiu ne kapablis ĉeesti la UK-n pro monproblemoj ((50 € por unu tago + trajnkosto).

Katalin
afiŝita je 2015-07-29 15:44:04

Citronujo skribis:
Dankon por via laboro. Estus vere interesa!
Sed mi ne havas IPhone sed nur Android saĝtelefonon...
Estas por mi granda surprizo, ke en Francio preskaŭ ĉiu havas alian tipon de saĝtelefonoj. Mi bedaŭras...

(Eksmembro) Pallen
afiŝita je 2015-07-29 15:58:05

Citronujo skribis:
Dankon por via laboro. Estus vere interesa!
Sed mi ne havas IPhone sed nur Android saĝtelefonon...
Mi ankaux estas uzanta android kiel 80 procento de telefono / tablojdo uzantoj, mi ankaŭ jam uzas Duolingo al lerni Esperanton, do mi ne estas motivita aĉeti utalk por $ 9.41 (usonaj).

bh
afiŝita je 2015-07-29 20:15:44

Dankon pro la oferto elŝuti la kurson!

Sur la indikita paĝo ŝajnas, ke momente ĝi fakte estus senkosta,
https://itunes.apple.com/gb/app/utalk/id591795091?mt=8&pt=108936
"This app is designed for both iPhone and iPad
Free
[...]
Top In-App Purchases
[...]
8. Learn Albanian £11.99
9. Esperanto Free
10. Learn Lithuanian £11.99"

Ĉu eble post la kongreso iu ŝatus klarigi, kiel realigi la elŝutadon - se entute eblas per simpla interreta komputilo... (Ni ne planas uzi la kurson nun, sed eble dum alia tempo, kiam taŭga poŝmaŝino estus je nia dispono).

Katalin
afiŝita je 2015-07-29 21:53:11

bh skribis:
Dankon pro la oferto elŝuti la kurson! ...

Ĉu eble post la kongreso iu ŝatus klarigi, kiel realigi la elŝutadon - se entute eblas per simpla interreta komputilo... (Ni ne planas uzi la kurson nun, sed eble dum alia tempo, kiam taŭga poŝmaŝino estus je nia dispono).
Saluton, la kurson eblas alŝuti nur al la iloj, en kiuj ili funkcios, do, vi ne povas fari nun iun rezervkopion en via komputilo kaj poste transigi la programon al via taŭga telefono aŭ tabulkomputilo.
La materialo estos tamen ankaŭ poste elŝutebla, sed post la 6a de aŭgusto nur kontraŭ la kostoj, kiuj egalos al la aliaj kursoj.

leandro_abrahao
afiŝita je 2015-07-30 13:15:50

Mi elŝutis la kurson kaj provis ĉiujn funkciojn.
Mi nur povas danki kaj gratuli al ĉiuj personoj, kiuj realigis la kurson. Ĝi estas tre belaspekta, facile uzebla.
Estis tre agrable aŭskulti konatajn voĉojn (de Katalin kaj Sylvain) ;)

Koninda
afiŝita je 2015-07-30 20:37:34

Kara Katalin,

Hodiaŭ mi elŝutis la programon U-Talk por mia iPado kaj iFono. En la U-Talk paĝo, mi vidis la eblecon aĉeti diversajn lingvo-kursojn je prezo de $9.99 (usonaj dolaroj). Mi lanĉis la programon, kaj elŝutis ankaŭ la senpagan lecionaron por Esperanto. En tiu momento, mi vidis oferton de la Kompleta versio de la programo je la kosto de $6.99. Tion mi pagis, kaj la aldonajn partojn mi sekve elŝutis.

Ŝajnas al mi ke mi ricevis rabaton de 30%, kompare kun la ĝenerala $9.99-oferto, kiun mi unue vidis. Tamen, mi kontrolis iujn aliajn lingvojn, kaj por tiuj, la Baza versio kostas $9.99, kaj la Kompleta kostas $15.99. Do, laŭ tiu komparo, mi ŝparis 57%. Ĉu tiu rabato por la kompleta kurso daŭros nur ĝis la 6aa de agosto?

Amike, kaj danke,
Derek

Koninda
afiŝita je 2015-07-30 21:35:47

Mi ricevis respondon de Katalin, momente plene okupata ĉe la Universala Kongreso. Ŝi diris ke la nuna 57% rabato por la Kompleta versio de U-Talk daŭros nur ĝis la 6a de agosto, same kiel la senpaga haveblo de la Baza versio. Post la 6a de agosto, la Baza versio kostos en mia lando $9.99, kaj la Kompleta versio kostos $15.99. Mi supozas ke similaj ŝanĝoj en la prezoj okazos en ĉiuj landoj.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.