Forumo

TemojEŭropa Tago de LingvojSkajpa lingva festivalo

Katalin
afiŝita je 2015-09-05 14:48:48

Okaze de la Eŭropa Tago de Lingvoj nia retejo organizas skajpajn seminariojn pri lingvoj.
La ideo estas, ke unu spertulo pri lingvo (prefere denaskulo) gvidu duonhoran skajpan kunsidon, kiun partoprenu 8-10 alilingvaj membroj de la paĝaro.
Ene de la seminario oni povas fari mallongan prezenton, instrui kanton, poemeton, bazajn esprimojn aŭ starigi demandojn, diskuti.
Necesaj teknikaĵoj: bona retkonekto, skajpa konto kaj antaŭa aliĝo ĉe redaktanto@edukado.net kun indiko de la skajpa nomo kaj de tio, kiun programon vi volas gvidi aŭ partopreni.
Vidu la tabelon ĉi tie: http://edukado.net/ludoj/europatagodelingvoj

Aliĝi aŭ komenti eblas ĉi-sube en komentoj.

Monika
afiŝita je 2015-09-05 21:29:00

Se mi sukcesos konektigxi, mi volonte partoprenus la francan de Sylvain kaj la signolingvon de Licxjo.
Krome: Katalin, cxu vi ne volus fari ion pri Esperanto lunde je la 9-a? Mi partoprenigus miajn pli junajn gelernentojn (6-11 jarajn).
Kaj se vi volus fari ankaux posttagmeze je la 14-a aux 15-a, tiam mi partoprenigus miajn pli agxajn gelernantojn (12-15 jarajn). ;)

Katalin
afiŝita je 2015-09-05 21:32:24

Monika skribis:
Se mi sukcesos konektigxi, mi volonte partoprenus la francan de Sylvain kaj la signolingvon de Licxjo.
Krome: Katalin, cxu vi ne volus fari ion pri Esperanto lunde je la 9-a? Mi partoprenigus miajn pli junajn gelernentojn (6-11 jarajn).
Kaj se vi volus fari ankaux posttagmeze je la 14-a aux 15-a, tiam mi partoprenigus miajn pli agxajn gelernantojn (12-15 jarajn). ;)
Dankon pro la invito. Principe mi povos helpi. Ni priparolu la detalojn en mesaĝoj.

kristof
afiŝita je 2015-09-07 11:00:06

La 26an mi estos okupata – ĝuste pro lingvo-ateliero enkadre de la Eŭropa Tago de la Lingvoj. Eventuale, mi povos prezenti la okcitanan lunde vespere je la 20h, sed mi ne tuj devontigos min. Mi konfirmos.

Katalin
afiŝita je 2015-09-07 11:02:48

kristof skribis:
La 26an mi estos okupata – ĝuste pro lingvo-ateliero enkadre de la Eŭropa Tago de la Lingvoj. Eventuale, mi povos prezenti la okcitanan lunde vespere je la 20h, sed mi ne tuj devontigos min. Mi konfirmos.
Dankon, Kristof. Ni tre esperas, ke vi sola aŭ kun Jomo (kiu ankoraŭ ne respondis) konigos al ni informojn pri la okcitana lingvo. Antaŭdankon.

Katalin
afiŝita je 2015-09-07 11:04:10

Nia ĉefprogramo jam estas afiŝita en la oficiala paĝo de la aranĝo:

http://edl.ecml.at/Events/EventsDatabase/tabid/1772/EventID/8177/language/fr-FR/Default.aspx

 PNG Alkroĉita dosiero: 4_1441623865.png

kristof
afiŝita je 2015-09-09 18:43:23

Saluton,
mi konfirmas: kalkulu kun mi por la 28a je la 20h.
Ĝis baldaŭ!

Katalin
afiŝita je 2015-09-09 18:54:00

kristof skribis:
Saluton,
mi konfirmas: kalkulu kun mi por la 28a je la 20h.
Ĝis baldaŭ!
Dankon, Kristof. Ĉu vi povus france en kelkaj frazoj resumi la enhavon. Iom simile al tiu de la aliaj prezentoj, por ke mi morgaŭ povu registri tion ĉe la paĝo pri ETL. Dankon.

ĵajroad
afiŝita je 2015-09-17 23:27:27

MI ŝatus partopreni. Ĉu mi povas? Mi strebos maksimume por partopreni. Mia skajpa nomo estas jxajroad. Per iksa sistemo mem.

Cutiñoesperanto
afiŝita je 2015-09-20 19:48:51

Mi ŝatus partopreni en la itala kaj la franca, koran dankon

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.