Forumo

TemojEŭropa Tago de LingvojUzu la memtaksilon

Ĉu vi povis respondi al la demandoj en via nacia lingvo?

Katalin
afiŝita je 2015-09-14 13:25:24

Christophe, en mia komunikaĵo mi aparte indikis tion, bv vidi: http://edukado.net/novajhoj?id=569 kaj la foton sube.

 PNG Alkroĉita dosiero: 4_1442237124.png

molnar44
afiŝita je 2015-09-15 06:40:04

Kara Katalin !

Antau ĉio mi ŝatus diri, ke mi alte taksas vian agadon por antauenigi la aferon de Esperanto, akiri ke " oni aldonu Esperanton kiel laborlingvon inter la aliajn lingvojn de la paĝaro de ECML precipe pri tio, ke via peto pasintjare estis rifuzita kaj vi malgrau tio per celorienta laboro intencas pruvi la malon.

Unue mi pensis pli detale analizi la lingvopolitikon de Eu, konsiderante, ke la menciita instituto kunlaboras rekte kun la Konsilio de Europo.
Fine mi trovis sufiĉa mencii, ke pri tio oni povas legi la artikolon/eseon de s-ro Zlatk Tisljar-Du ideologioj- aperinta en lasta numero de la Europa Bulteno.Plue, plej verŝajne, mi ne povas ŝanĝi la pensadmanieron de la kompetentaj decidofarantoj, gravuloj kaj tiun konflikton, kiu dum longa tempo ĉeestas inter la teorio kaj la praktiko de EU-lingvopolitiko.
Fine mi decidis mallonge komenti vian alvokon Per memtestado...

Registrado : Mi volis elekti la hungaran, poste la rusan, sed neniu el ili troveblas inter la elekteblaj lingvoj, ne parolante pri Esperanto. Lau mi la regisrtado estas iom komplika. Kial?
Se la koncernatoj volintus serioze kaj fakte sperti onian interesiĝon pri E.,dekomence aldonintus ĝin al elekteblaj lingvoj. Do, se ili ne spertis ke E. vere mankas al uzantoj, ĉi tio povis okazi ĝuste pro tio, ke esperantistoj estis forigitaj diri siajn opiniojn rekte en E. Lau mi, ĉi tio estas la bumerango-fenomeno, kiam ĝi retrafas ĝuste la forĵetinton mem.

Argumento: La eldiro - ili ne spertis- en si mem ne estas argumento. Mi emus akcepti ĝin, se tio estus dokumentita iel. Supozeblas, ke ĉi tia dokumento ne ekzistas.Ci-kaze kaj en similaj okazoj mi kutimas demandi :KIU/J/ ne spertis kaj lau kiu// dokumento/j/ ili konstatis tion, kaj tuj evidentiĝas, ke -milde dirite- la eldiro estas falsa, malvera.

Kun estimplenaj salutoj kaj bondeziroj
Molnár László

Lilia
afiŝita je 2015-09-25 22:01:18

la sistemo ĉesis funkcii kiam mi provis validigi mian mesaĝon, do mi sendas ĝin nun kiel alkroĉitan pdf-an dosieron. Sed eble ne gravas, se ĝi ne atingos vin. Amikajn salutojn!

 PDF Alkroĉita dosiero: 13440_1443217622.pdf

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.