Forumo

TemojRISKOMila RISKO-tago

Katalin
afiŝita je 2016-01-06 23:48:46

Kial vi riskumas?
Kion la ludo donas al vi?
Kion vi dirus, se ni fermus la ludon?
Kion vi ŝatus demandi al Nicole?
Kaj entute kion vi ŝatus komuniki al la kreinto, demandokreantoj kaj kunludantoj?
Jen la eblo kaj la loko.
Antaŭdankon pro la ludo kaj komunikado, Katalin

Monika
afiŝita je 2016-01-07 08:40:04

Dankon pro la Risko-ludo al la kreinto(j) kaj al la kunlaborantoj, kiuj daŭre provizas ĝin per novaj demandoj! Ĝi estas ludo simpla, rapide farebla, tamen amuza, instrua kaj instruiga samtempe. Dankon kaj bonan daŭrigon al la sekvaj miloj! ;) Amike, Monika

chlavarenne
afiŝita je 2016-01-07 16:51:27

Saluton, gratulojn kaj dankegon !
Kaj por fari ĝin ankoraŭ pli alloga por ĉiuj, do ankaŭ por tiuj kiuj ne povas ĉiutage ludi, mi sugestas jenan proponon :
plie de la du listoj laŭ la monataj kaj jaraj poentoj, ĉu ne povus esti ankaŭ listo(j) laŭ sukcesa procentaĵo (en la monato kaj ĉefe en la jaro). Tiel, homoj kiuj povas ludi nur po kelkajn fojojn monate, tamen povus esti ne tute malproksimaj al la unuaj sur la nova(j) listo(j) : ekzemple per 75 %, eĉ se en nur 2 tagoj el la 7 unuaj de la jaro, do nur per 6 poentoj.
Kompreneble, por gajni premion (se oni aldonas ankaŭ tiun ĉi eblecon), tamen devus esti ia minimumo da ludtagoj ; se ne, tiuj kiuj, ĉe sia unua ludtago de la monato aŭ de la jaro, plene sukcesus kaj do akirus 100 %, eble preferus tute ne plu ludi por resti la unua, plej sukcesa laŭ tiuj novaj, aldonitaj, listoj, dum la tuta monato aŭ eĉ jaro ! (anstataŭ akcepti denove riski, laŭ la nomo mem de la ludo).
Amike
Christian (kiu povas nur multe malpli ofte ludi ol antaŭ kelkaj monatoj, kaj multe bedaŭras tion !)

vmel
afiŝita je 2016-01-09 17:00:20

-- Kial vi riskumas?
Ĉar - kiel mi jam diris - mi alkutimiĝis ekzercigi mian cerbon. Mi dum multaj jaroj partoprenis diversajn intelekt-ludojn ruslingve, nun (pro diversaj kaŭzoj) ne plu, do "risko" estas por mi preskaŭ sola varianto por trejni la cerbon.
Kaj certe, mi ĉiam sentas sportan ardon, strebon konkursi kaj pruvi, ke mi estas unu el la plej...
-- Kion la ludo donas al vi?
Ĉi-supre mi jam klarigis. Kontenton pro bonaj rezultoj, malkontenton - kaj fortan deziron sekvafoje akiri pli - pro la fiaskoj.
-- Kion vi dirus, se ni fermus la ludon?
Mi treege bedaŭrus.
-- Kion vi ŝatus demandi al Nicole?
Ĉu vere homo povas tiom brile sukcesi sen uzo de iuj artifikoj? Ĉar iuj demandoj estas vere nerespondeblaj, oni povas trafi nur hazarde - sed hazardo ne povas esti ĉiam sukcesa...
-- Kaj entute kion vi ŝatus komuniki al la kreinto, demandokreantoj kaj kunludantoj?
Al la kreinto(j) - koran dankon (kiun mi jam kelkfoje esprimis); al demandokreantoj - ke la demandoj estu respondeblaj per scio aŭ logiko, sed ne postulu specifajn sciojn, do ne donu privilegion al loĝanto de certa lando, al persona konato de iu aktivulo ktp.
Al kunludantoj - al diversaj diverse. Sed mi tre deziras, ke la listo de monataj gajnintoj (kie plu estas nur 11 personoj) pliampleksiĝu.

dobri
afiŝita je 2016-02-03 06:51:17

Kial vi riskumas?
Ĉar la ludo ege plaĉas al mi.

Kion la ludo donas al vi?
Preskaŭ nenion, ĉar mi ĉiam forgesas la ĝustajn respondojn, kiujn mi ricevadas. Tamen io malgranda verŝajne restas en mia memoro.

Kion vi dirus, se ni fermus la ludon?
Tio estas via rajto, tamen mi bedaŭrus.

Kion vi ŝatus demandi al Nicole?
Nenion.

Kaj entute kion vi ŝatus komuniki al la kreinto, demandokreantoj kaj kunludantoj?
Kara Katalin, mi timas mian eksigon de la ludo. Bonvolu eksigi nur la gajnintojn, kiuj gajnis pli ol unufoje aŭ plifoje. Laŭ mia opinio plimulto da ludantoj ludas por ekscii ion kaj ne por gajni. Por mi la samaj demandoj ne gravas, ĉar mi ofte denove forgesas la gustajn respondojn, tial necesas denove diveni.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.