Forumo

 Ŝlosita fadeno

TemojRISKOĈu estas senc'?

kristof
afiŝita je 2016-01-23 06:14:59

Mi preskaŭ falas el mia seĝo legante tiun fadenon!

Kvankam mi scias ke ludado povas esti dependiga, mi tamen ne imagis tian situacion ĉi tie!

Miaflanke, mi konfesas: mi klasas la mesaĝojn pri miaj malĝustaj respondoj, kiujn sendas al mi la sistemo, en aparta dosiero por poste, de tempo al tempo, studi ilin. Mi esperas, ke neniu vidas en tio problemon, ĉar laŭ mi la celo estas ja LERNI kulturaĵojn pri nia lingvo – ĉu eble mi miskomprenis ion??? Ĉu ni estas ĉi tie por kleriĝi, aŭ por kolekti steletojn? (Kolekti steletojn ne estas malbone, sed tamen nur flanka rekompenco…)

La solvo malaktivigi ludanton, kiu ludis difinitan nombron de tagoj, ne ŝajnas al mi perfekta sed mi komprenas ĝian motivon. Nun, pardonu sed mi bezonas mian ĉiutagan dozon :)

dobri
afiŝita je 2016-01-23 15:20:43

Al mi la ludo ege plaĉas, kvankam mi verŝajne neniam gajnos pro mia forgesemo. Tial mi proponas bloki nur tiujn uzantojn, kiuj iam gajnis. Se mi vere erare gajnus, tiam mi ne bezonus E-libron, ĉar mi havas hejme sufiĉe da ili. Do mi postlasus eventualan gajnon al pli legema samideano.

vmel
afiŝita je 2016-01-23 20:10:37

Do Nicole evidentiĝis eĉ pli morale fia ol mi supozis.
Jes, mi sendis al ŝi personan mesaĝon - sed ŝi ne mencias, ke tio estis respondo al ŝia longa letero kun temlinio "ne akceptebla konduto", kun furioza aserto pri ŝia "senkulpeco" kaj preskaŭ histeria postulo de miaj pardonpetoj. Mi respondis - sed el mia respondo ŝi elŝiris du frazojn - kaj ĉiuj scias, ke elŝirita citaĵo povas plene ŝanĝi impreson de la tuta teksto.
Plie, mi nur nun ekscias, ke mia edzino antaŭ pli ol jaro skribis al Nicole. Mi nenion sciis pri tio. Irina mortis 15 nov 2015, Nicole sciis pri tio - kaj maltrankviligi memoron pri ĵus forpasinta homo estas absolute maldece, laŭ mi. Nu, Irina estis tre kontaktema, skribis al multaj homoj ĉefe pri sana vivmaniero ks. (Ŝi estis peranto de TEVA por Rusio). Tuj post ŝia morto Nicole menciis private, ke Irina al ŝi skribis pri sano ktp. Ke ŝi fine de 2014 iel admonis ŝin lasi min gajni en la ludo... - nu, povas esti. Irina tre amis min kaj ĉiam emocie travivis miajn sukcesojn kaj malsukcesojn. Do, povas esti vero ŝia peto - mi ne scias. Ĉiakaze tio estis emocia ago pro amo kaj nun akuzi ŝin pri io ne decas.

En tiu letero al Nicole mi, i.a., skribis: "Via jara venko en 2014 estis doloriga por mi, sed tute laŭmerita. (...) Viaj ĉi-monataj rezultoj estas okulfrape nekredeblaj."

Ŝia aserto "estas Valentin kiu mem faras neakcepteblajn akuzojn, por povi mem gajni ankoraŭ pli ofte" estas simpla kalumnio. Mia pleja deziro estas apero de novaj ĉampionoj, ja la listo de venkintoj ne plilongiĝis dum pli ol jaro.

Al Eŭgeno mi povas diri: evidente vi ne ludis ruslingvan ludon "Kio?Kie?Kiam?", almenaŭ dum lastaj dek jaroj - do ne imagas, kiajn komplikajn kaj malhonestajn rimedojn oni uzas tie por venki. Do ne diru, ke venko bagatelas kompare kun mono el banko.
Sinsekvon de ĝustaj respondoj laŭ tagoj povas vidi nur la ludanto mem, kaj nur por aktuala monato. Por pasintaj monatoj eble nur administranto povas tion kontroli, eble eĉ li ne.
Mi ne scias, kiel eblas precize taksi, ke vi "scias respondojn al 1250 demandoj". Jes, demandoj ripetiĝas, sed konstante aperas novaj. Pri "lingvo" multas simplaj vortaraĵoj kaj gramatikaĵoj - por respondi oni devas nur bone regi la lingvon, ne gravas ĉu la demando estas nova aŭ ne. Sed estas ankaŭ apenaŭ respondeblaj - por difini naciecon de parolanto, nenia slipo ks. helpos tiakaze.

Nu, kaj se oni (dume) ne trovis spurojn de malhonesta ludo - tio ne garantias, ke tiuj spuroj ne ekzistis. Eble oni ne tre atente serĉis...
"ke avantaĝo de 8 poentoj povas esti facile nuligita dum 2 tagoj. Restas ankoraŭ 10 tagoj" - nu, restu optimisma... Mi sincere dezirus ke vi venku ĉi-januare. Sed io sufloras al mi, ke tiel ne estos.

NB: mi neniam enviis al iu ajn. Miajn sciojn ktp agnoskas kaj estimas ĉiuj - eĉ tiuj, kiuj ne ŝatas mian karakteron. Kaj mia ĉefa "negativa" trajto estas - troakra sentivo pri (mal)justo, netoleremo al trompoj. Tial min malamegas ĉiuj homoj kun malpura konscienco.

euxgeno
afiŝita je 2016-01-23 21:15:14

vmel skribis:
Mi ne scias, kiel eblas precize taksi, ke vi "scias respondojn al 1250 demandoj".
Tre simple. Kiel mi jam menciis, mi notas la demandojn. Unue mi notis nur tiujn al kiuj mi respondis erare, poste mi komencis noti ĉiujn, ĉar evidentiĝis, ke al kelkaj demandoj mi respondis ĝuste, sed hazarde, kaj poste mi povus respondi al ili false. Kelkaj demandoj estas eĉ tre similaj, sed kun malsamaj respondoj, do ankaŭ necesis noti ilin.

Mi aldonas ĉiujn notitajn demandojn tuj post la ludo al la datumbazo de la programo Anki. Se vi ne kredas, mi povas fari la ekrankopion en kiu vi povos klare vidi, kiom da demandoj estas en la datumbazo. Eĉ kelkajn demandojn el tiu datumbazo mi povas vidigi.

La celo de la notado estas ne venko, sed lernado. Ja Anki estas la programo por lernado. Mi simple volas pli scii pri Esperantujo. Mi nun havas malmulte da libertempo, kaj tiuj 5 minutoj da ludado, notado kaj lernado tage donas al mi pliege multe ol nur monata venko kaj jara donaco.

vmel skribis:
Sed estas ankaŭ apenaŭ respondeblaj - por difini naciecon de parolanto, nenia slipo ks. helpos tiakaze.
Ja helpos, ĉar ankaŭ sonojn mi aldonas al la datumbazo de Anki. Sed tio ne gravas, ĉar por mi tiaj demandoj estas relative facilaj.

vmel skribis:
Nu, kaj se oni (dume) ne trovis spurojn de malhonesta ludo - tio ne garantias, ke tiuj spuroj ne ekzistis. Eble oni ne tre atente serĉis...
Do viaopinie la persono estas kulpa, dum oni ne pruvos lian/ŝian senkulpecon? En normala socio estas male.

Citaĵo:
"ke avantaĝo de 8 poentoj povas esti facile nuligita dum 2 tagoj. Restas ankoraŭ 10 tagoj" - nu, restu optimisma... Mi sincere dezirus ke vi venku ĉi-januare. Sed io sufloras al mi, ke tiel ne estos.
Neniu scias, do ne konjektu. Mi ankaŭ ĉi-foje povas kalkuli la probablecon, kiu estos supozeble pli ol 10 %.

Citaĵo:
NB: mi neniam enviis al iu ajn. Miajn sciojn ktp agnoskas kaj estimas ĉiuj - eĉ tiuj, kiuj ne ŝatas mian karakteron. Kaj mia ĉefa "negativa" trajto estas - troakra sentivo pri (mal)justo, netoleremo al trompoj. Tial min malamegas ĉiuj homoj kun malpura konscienco.
Vi rajtas esti netolerema al trompoj iom vi volas, sed neniu deca homo rajtas akuzi la alian pri trompo se tiu trompo ne estas pruvita. Deca homo skribus al s-ino Katalin kaj petus fari la detalan esploron, evitante ajnan publikan akuzon.

nicolee
afiŝita je 2016-01-23 21:33:51

Dankon, ke vi montras al la mondo, Valentin, kia persono vi vere estas. Vi plendas, ke mi kopiis nur parton de via mesaĝo, sed kion vi mem faras, vi uzas vortojn kiel "furioza" kaj "histeria" tute sen kopii mian tekston. Estis nenio histeria en mia komento pri pardonpeto. Nu eĉ pro amo, oni ne rajtas kaŭzi psikologian premon en alia ludanto. Irina pli malpli skribis, ke se Valentin ne gajnos li riskos havi koratakon kaj supozeble ŝi tiam volus kulpigi min pri tiu morto. Nu tia konduto estas neakceptebla kaj Valentin devus kompreni tion. Se iuj deziras ricevi la precizajn vortojn de Irina mi sendos ilin al vi.
Kio estas kalumnio? Kio okazus se nur mi estus forigita? Daŭre gajnos Eŭgeno kaj Valentin. Estus malfacile por aliaj. Valentin ne kapablas memori la respondon de ĉiuj demandoj, tamen li kapablas memori la respondon de ege multaj. Li havas avantaĝon kompare al personoj kiuj vidis malpli da demandoj. La demandoj pri nacieco estas facile respondeblaj kiam oni jam havis ilin antaŭe. Valentin trovas ilin malfacilaj, sed tio ne signifas ke ili estas malfacilaj por aliaj personoj. Pri kelkaj mi havis malfacilaĵon unuan fojon, sed tamen duan fojon bone kapablis respondi. La voĉoj ja ne similas unu al la alia. Pri iuj voĉoj mi ja eĉ povus diri kies voĉo estas.
Estimata Valentin ne ŝatas maljustecojn, do kial vi tiom ŝatas maljuste trakti min? Ĉar vi DEVAS gajni. Mi povus kopii multajn frazojn en kiuj Valentin ree kaj ree skribis al mi, ke tio kio gravas al li, ne estas ludi, sed gajni.
vmel skribis:
Do Nicole evidentiĝis eĉ pli morale fia ol mi supozis.
Jes, mi sendis al ŝi personan mesaĝon - sed ŝi ne mencias, ke tio estis respondo al ŝia longa letero kun temlinio "ne akceptebla konduto", kun furioza aserto pri ŝia "senkulpeco" kaj preskaŭ histeria postulo de miaj pardonpetoj. Mi respondis - sed el mia respondo ŝi elŝiris du frazojn - kaj ĉiuj scias, ke elŝirita citaĵo povas plene ŝanĝi impreson de la tuta teksto.
Plie, mi nur nun ekscias, ke mia edzino antaŭ pli ol jaro skribis al Nicole. Mi nenion sciis pri tio. Irina mortis 15 nov 2015, Nicole sciis pri tio - kaj maltrankviligi memoron pri ĵus forpasinta homo estas absolute maldece, laŭ mi. Nu, Irina estis tre kontaktema, skribis al multaj homoj ĉefe pri sana vivmaniero ks. (Ŝi estis peranto de TEVA por Rusio). Tuj post ŝia morto Nicole menciis private, ke Irina al ŝi skribis pri sano ktp. Ke ŝi fine de 2014 iel admonis ŝin lasi min gajni en la ludo... - nu, povas esti. Irina tre amis min kaj ĉiam emocie travivis miajn sukcesojn kaj malsukcesojn. Do, povas esti vero ŝia peto - mi ne scias. Ĉiakaze tio estis emocia ago pro amo kaj nun akuzi ŝin pri io ne decas.
En tiu letero al Nicole mi, i.a., skribis: "Via jara venko en 2014 estis doloriga por mi, sed tute laŭmerita. (...) Viaj ĉi-monataj rezultoj estas okulfrape nekredeblaj."
Ŝia aserto "estas Valentin kiu mem faras neakcepteblajn akuzojn, por povi mem gajni ankoraŭ pli ofte" estas simpla kalumnio. Mia pleja deziro estas apero de novaj ĉampionoj, ja la listo de venkintoj ne plilongiĝis dum pli ol jaro.
Al Eŭgeno mi povas diri: evidente vi ne ludis ruslingvan ludon "Kio?Kie?Kiam?", almenaŭ dum lastaj dek jaroj - do ne imagas, kiajn komplikajn kaj malhonestajn rimedojn oni uzas tie por venki. Do ne diru, ke venko bagatelas kompare kun mono el banko.
Sinsekvon de ĝustaj respondoj laŭ tagoj povas vidi nur la ludanto mem, kaj nur por aktuala monato. Por pasintaj monatoj eble nur administranto povas tion kontroli, eble eĉ li ne.
Mi ne scias, kiel eblas precize taksi, ke vi "scias respondojn al 1250 demandoj". Jes, demandoj ripetiĝas, sed konstante aperas novaj. Pri "lingvo" multas simplaj vortaraĵoj kaj gramatikaĵoj - por respondi oni devas nur bone regi la lingvon, ne gravas ĉu la demando estas nova aŭ ne. Sed estas ankaŭ apenaŭ respondeblaj - por difini naciecon de parolanto, nenia slipo ks. helpos tiakaze.
Nu, kaj se oni (dume) ne trovis spurojn de malhonesta ludo - tio ne garantias, ke tiuj spuroj ne ekzistis. Eble oni ne tre atente serĉis...
"ke avantaĝo de 8 poentoj povas esti facile nuligita dum 2 tagoj. Restas ankoraŭ 10 tagoj" - nu, restu optimisma... Mi sincere dezirus ke vi venku ĉi-januare. Sed io sufloras al mi, ke tiel ne estos.
NB: mi neniam enviis al iu ajn. Miajn sciojn ktp agnoskas kaj estimas ĉiuj - eĉ tiuj, kiuj ne ŝatas mian karakteron. Kaj mia ĉefa "negativa" trajto estas - troakra sentivo pri (mal)justo, netoleremo al trompoj. Tial min malamegas ĉiuj homoj kun malpura konscienco.

Katalin
afiŝita je 2016-01-23 21:51:53

Mi petas al Valentin kaj al Nicole ne plu skribi pri tiu temo en la forumo. Hungaroj dirus: Saĝa cedas, malsaĝa suferas.
La lastaj kelkaj tagoj fariĝis por mi kaj por multaj bonsentaj ludantoj koŝmaro.
La ludo, kiun mi elpensis klerigcele kaj por kiu mi multege laboris, fariĝis koŝmaro.
Mi ne volis ke oni kvazaŭ en vetludejo ĝissange konkuradu, kun malamo kondutu unu kontarŭ la alia.
Ĉiu el vi havas sian veron, kaj malveron, aŭ la veron kiun vi konsideras aŭ pensas esti vero.

Ĉu vi povas imagi kiom malagrable kaj malmotivige estas por mi kaj Mogens legi viajn mesaĝojn, vidi amariĝi la atmosferon?
Italoj dirus: BASTA.
Mi skribas nun: SUFIĈAS.
Se vi ankoraŭ unu mesaĝon skribas al la forumo en tiu temo, aŭ al mi mem, aŭ al alia parto de la retejo, mi blokos vian eblon legi kaj skribi en la forumo.

balenido
afiŝita je 2016-01-24 19:21:04

En ĉiu sia nova mesaĝo Nicole eĉ superas sin mem. Nu, nun mi eĉ ete ne mirus, se malkovriĝus veraj pruvoj de ŝia malhonesta ludado - ja tia persono kapablas iujn ajn fiagojn.
Almenaŭ, dank' al la malpermeso de Katalin, ni ne plu vidos en la forumo ŝiajn mesaĝojn pri tiu temo plenajn de insultoj kaj kalumnioj.

Katalin
afiŝita je 2016-01-24 19:57:52

Mi tre bedaŭras, ke balenido lasis mesaĝon en la forumo, daŭrigante la akuzadon. Ankaŭ ŝi ne havas pruvon pri konkreta trompo, do, la akuzon mi konsideras senbaza. Ĉar la forumfadenon ŝi daŭrigas en la sama tono, kiel Valentin kaj Nicole, mi private demandas ŝin, ĉu mi rajtas forviŝi ŝian mesaĝon. Ŝi malkonsentis pri tio, do, mi petas ŝin ne plu kontribui en tiu fadeno, alikaze mi ankaŭ ŝin blokos. Neniun pluan akuzadon al kiu ajn mi volas vidi ĉi tie. Dankon.
Mi aldonu tamen, ke mia minaco rezultis, ke mi ricevas nun personajn atakojn kaj malkreditigojn en Facebook, sed mia klopodo estas nian paĝon protekti de tiuj kotĵetadoj, la alia loko ne estas nia forumo.
1 2 3

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.