Forumo

TemojPri edukado.netKion vi pleje ŝatas en la nova retejo?

Katalin
afiŝita je 2010-10-05 21:52:50

Mi scivolas, kiu estas via plej ŝatata parto, sekcio aŭ paĝo en la nova retejo?
Se vi skribos ankaŭ tion, kial vi ŝatas ĝin, ni eĉ pli ĝojos.
Kaj fine mi konfesos ankaŭ miajn preferojn. :-)

Tute scivole kaj dankante, Katalin

tatjana
afiŝita je 2010-10-06 12:42:09

Mi ne estas sperta uzantino de la paĝaro edukado.net, sed mi uzis iomete la malnovan paĝaron kaj povas diri, ke la nova estas bonega. Tre elegante farita paĝaro! Dankon! Mi dume ne povas skribi, kion mi pleje ŝatas, ĉar ne ĉiuj paĝojn mi trarigardis.

pwierzbowski
afiŝita je 2010-10-06 16:22:22

Kiel mi antaŭe diris - la biblioteko, kun trarigardeblaj librokovriloj, estas tre bela. Krome mi ŝatas la mesaĝsistemon kaj la mapojn.
Mi trovis ĵus, ke la paĝaro ne tro ŝatas la programon Ek! kaj aliajn ĉapeligilojn. En tiuj fenestretoj, en kiuj estas la informo "Uzu x-sistemon...", se mi tajpas per Ek! la skribloko foje ŝanĝiĝas al la komenco. La aŭtomata ĉapeligo tamen ne okazas ekz. en la parto "Adreso" de profilo.

Jev
afiŝita je 2010-10-06 16:29:58

Jes, bedaŭrinde, se oni uzas "Ek!" aŭ similan programon, la sistemo dufoje provas ĉapeligi la saman ikson kaj aperas problemoj. Mi cerbumas, kiel plej bone solvi tion. Aŭtomata ĉapeligado ne funkcias en ĉiuj tekstaj kampoj, kie supersignoj ne estas bonvenaj, ekz. retpoŝtadresoj, ligiloj, nomoj de stratoj kaj urboj, ĉar mapoj ne komprenos Esperanto-nomojn, do prefere oni uzu nacilingvajn nomojn ktp. Ni vidu, eble estos elpensita iu pli eleganta solvo. Kaj rilate la temon mi plej ŝatas, ke edukado.net nun estas tre vigle uzata, espereble tio estos ĉiam.

pwierzbowski
afiŝita je 2010-10-06 16:33:10

mi pensas ke sufiĉas ie rimarkigi, ke en la paĝaro estas nenecese uzi siajn proprajn ĉapeligilojn, ĉar la paĝaro tre bone elturniĝas sen ili :)

mat956
afiŝita je 2010-10-07 08:43:09

La nova retejo estas pli bela kaj estas pli facile retumi: on ŝparas tempon kaj pripensadon dank' al la aŭtomata surogatkodo.

landano
afiŝita je 2010-10-07 12:43:07

Jev skribis:
Jes, bedaŭrinde, se oni uzas "Ek!" aŭ similan programon, la sistemo dufoje provas ĉapeligi la saman ikson kaj aperas problemoj. Mi cerbumas, kiel plej bone solvi tion. ...
Mi povas imagi, ke tio restos daŭra problemo ĉe multaj uzantoj.
Ĉu al la uzantoprofilo aldoni indikilon "Mi kutime uzas Ek! aŭ similan ĉapeligilon" kaj respekti ĝin tie, kie eblas enigi tekston?

Jev
afiŝita je 2010-10-07 12:57:53

Tio estas ebla, sed tio funkcios nur por ensalutintaj uzantoj. Ne-ensalutintaj daŭre havos problemojn pri sendado de komentoj, rekomendoj, gastolibro kaj registriĝo. Mi daŭre cerbumas...

landano
afiŝita je 2010-10-07 16:11:25

Jev skribis:
Tio estas ebla, sed tio funkcios nur por ensalutintaj uzantoj. Ne-ensalutintaj daŭre havos problemojn pri sendado de komentoj, rekomendoj, gastolibro kaj registriĝo. Mi daŭre cerbumas...
Kio pri tio: Meti bone videblan kaj klare priskribitan ŝaltilon rekte en tiujn malmultajn koncernajn formularojn (ekz. proskime de la "Sendi"-butono), kiu aktivigas/malakivigas la ĉapeligadon (ja temas pri simpla JavaScript/jQuery-afero).

Jev
afiŝita je 2010-10-07 16:14:00

landano skribis:
Kio pri tio: Meti bone videblan kaj klare priskribitan ŝaltilon rekte en tiujn malmultajn koncernajn formularojn (ekz. proskime de la "Sendi"-butono), kiu aktivigas/malakivigas la ĉapeligadon (ja temas pri simpla JavaScript/jQuery-afero).
Se estos longa formularo tio ne estos la plej bona solvo. Mi havas kelkajn aliajn ideojn, nun provas testi ilin. Sed se neniu estos sufiĉe bona, eble tiukaze mi realigos vian. Dankon pro la ideoj.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.