Forumo

TemojMetodikoKiel efike INSTRUI vortostokon al gelernantoj?

Monika
afiŝita je 2016-08-19 11:22:25

Mia temo/demando diferencas iom de la jam ekzistanta "Kiel oni akiru vortostokon", do mi ekigas novan fadenon. Interesus min:
1) Kiel vi (aŭ oni ĉe vi, en via lando/urbo/lernejo/studgrupo...) instruas vortprovizon al gelernantoj? (Do, ne temas pri metodoj, kiujn oni aplikas por si mem.)
2) Ĉu vi konsideras ĝin efika? Kial?
3) Ĉu ĝi estas konsiderata ĉe vi kiel "tradicia" metodo aŭ ĝi estas iom "noviga", "nekutima", "eksperimenta"...?
Kun multe da scivolemo kaj intereso mi atendas viajn respondojn!
Antaŭdankojn al ĉiuj alparolontoj!
Monika

Monika
afiŝita je 2016-08-19 11:30:55

Mi tuj komencas per aldono de la "tradicia", vaste uzata metodo en la min ĉirkaŭantaj lernejoj (almenaŭ en tiuj, pri kiuj mi havas informojn):
- Ili uzas la tiel nomatajn slipetojn, sur kiujn unuflanke la gelernantoj skribas la vortojn en la cellingvo kaj aliflanke en la gepatra lingvo. (Foje ili eĉ ne skribas, la slipetoj estas jam printitaj, la gelernantoj nur eltondas ilin.) Fine de la lernolibra ĉapitro, ili submetiĝas al kontrolo, kiu montras (devus montri) kiugrade ili alproprigis la vortojn.
- Efikeco: por iuj tio konvenas, por aliaj (por la plimulto - laŭ miaj spertoj) malpli. Por la kontrolo la vortoj estas pli-malpli sciataj, sed pli poste...
Kaj kiel ĉe vi?

Enrique
afiŝita je 2016-08-29 20:56:57

Kiel efike INSTRUI vortostokon al gelernantoj?

1. Por la unuaj 500 - 700 vortoj sekvu iun ajn kurson. Tiu estas la plej rapida maniero por lerni la bazan vortoprovizon. Mi petas al miaj lernantoj ke ili ne uzu vortaron ĝis la fino de la baza kurso.

2. Legu, sed nepre komencu per libroj (revuoj, artikoloj) verkitaj por komencantoj, kiuj uzas malgrandan vortostokon. Uzu vortaron, sed unue skribu tiujn vortojn kiujn vi ne komprenas. Kiam vi havas 5 - 10 vortojn, tiam konsultu la vortaron. Estos pli bone se la vortaro estas tute en Esperanto. Se vi ne komprenas iun vorton, ne gravas. Vi havas tempon por lerni ĝin.

http://esperantofre.com/edu/libroje.htm#kome

3. Post legado de kelkaj "facilaj" libroj, certigu ke vi scias la signifon de ĉiuj vortoj en ĉi tiu listo de la 1000 plej oftaj esperantaj vortoj, laŭ Anna Löwenstein kaj Remush (Raymond Alexis Pierre GERARD). Bonvolu legi la klarigojn je la fino de la listo.

http://remush.be/tezauro/Kontakto.html

4. Mi kredas ke oni devas akiri parolan fluecon antaŭ ol scii grandegan vortprovizon. Rememoru ke preskaŭ ĉiu infano (4-5 jaraĝa) en la mondo parolas flue per malgranda vortprovizo, ne gravas kiu estas sia lingvo.

5. Mi ne ŝatas slipetojn kiuj havas vorton en Esperanto en unu flanko kaj la traduko al nacia lingvo en la alia flanko. Se vi devas uzi slipetojn, certigu ke ili havas kompletajn frazojn, ne individuaj vortoj. (Prefere, vi legu)

6. Skribu. Skribado multege helpas fluecon, ambaŭ skriban kaj parolan fluecon. Estas helpiloj por skribi en ĉi tiu retpaĝo. Kontrolu: Esperantilo, Facililo, kaj Lingvoilo:

http://esperantofre.com/zagreb/zagmetod.htm

7. Legu ĝeneralajn librojn laŭ via prefero, pri tiuj temoj kiujn vi ŝatas. Kiel vortaro, mi ŝatas:

http://www.reta-vortaro.de/revo/

En ĉi tiu retpaĝo bonvolu legi la tutan maldekstran flankon sub "Esperanto". Poste klaku sur la vorto "Fakoj" supre, kaj legu la liston de titoloj sub ĝi.

- - -
Nun mi kontrolos ĉi tiun skribaĵon per Lingvoilo.

Enrique

Monika
afiŝita je 2016-08-29 23:22:06

Dankon, Enrique! Mi scivoleme atendas la respondojn ankaŭ de aliaj personoj.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.