Forumo

TemojMovadoKion vi pensas pri la franca ministra dekreto?

Katalin
afiŝita je 2010-10-06 09:21:39

Pro informiĝo de franca studento pri la ebloj ekzameniĝi pri Esperanto je B2-nivelo ni komencis enketadi pri la kialo kaj trovis ke ekde la 1a de junio 2010 ekaperis nova ministra dekreto en Francio, laŭ kiu estonta instruisto por ricevi postenon devas sukcesis ne nur en la dungo-konkurson, sed devas havi ankaŭ diplomojn pri la lingvaj konoj kaj informatiko. La nivelon oni difinis laŭ la referenckadro, ĝi estas B2 kaj la diplomo akireblas pri ajna lingvo, kaj povas esti eldonita en Francio kaj en aliaj eŭropuniaj landoj. Tio signifas por ni ke Esperanto povos havi grandan rolon en Francio. En Hungario pro la samaj kialoj jare 5000 personoj elektas ekzameniĝi pri Eo.
Se francoj sukcesos bone organizi la informadon pri Esperanto, lanĉi altnivelajn kursojn en la urboj kun universitatoj kaj poste se ni poste flekse sukcesos organizi por ili KER-ekzamenojn, Esperanto subite ekhavos grandegan reputacion en Francio.
Grandiĝos la rolo de Esperanto-instruado, necesos pli da bonaj instruistoj, materialoj, kursoj. La retejo www.edukado.net kaj ĝia baldaŭ RITE-trejnado povos multe helpi en tiuj bezonoj.
Bonvolu kontakti junulojn, instigi ilin al lernado kaj ekzameniĝo.

Legu plu kaj vidu la ligojn ĉe la anonco.

kristof
afiŝita je 2010-10-11 18:52:16

Mi volas nur korekti detalon: la oficiala dokumento kiu starigis tiun decidon ne estas nome leĝo, sed ministra dekreto. La diferenco estas sufiĉe grava: dekreton oni povas modifi aŭ malvalidigi pli facile ol leĝon. Tio signifas, ke la pordo eble ne restos longe malfermita... sed tio ne malebligas enmeti la piedon dum tio ankoraŭ eblas!

Katalin
afiŝita je 2010-10-11 19:19:29

Dankon, Kristo, mi ŝanĝis ĉie mian vortumon.
Ni restu tamen esperantaj esperantistoj... :-)

Katalin
afiŝita je 2010-10-14 19:43:45

14a de oktobro: Aldonaĵo danke al Kristof Chazarein: Alvoko el la paĝaro de la Asoco de instruistoj de vivantaj lingvoj
Appel à contributions : Les Langues Modernes n° 3-2011 - « Les langues à l’école primaire : quelle formation pour les enseignants ? » - date limite d’envoi des propositions : 20 décembre 2010

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.