Forumo

TemojEkzamenojKiam estu KER-sesioj en 2017?

Kiu dato pleje taŭgus por vi?

isksanjo
afiŝita je 2017-02-03 08:01:47

Saluton! En la 10a de junio JEI okazigos publikan prelegkunsidon memore al "la tago de Esperanto en Japanio" kaj
ni ne povas havi KER-ekzamenon. Se temas pri la 17a, eble jes, tamen mi tute ne certas ĉu venos sufiĉe da kandidatoj.
Amike, Tieko

Jeromo
afiŝita je 2017-02-04 18:32:41

Saluton,
Post rapida enketo, mi jam havas almenaŭ ses kandidatojn por Lannion aŭ alia proksima urbo (Saint-Brieuc).
Ĵeromo, el la asocio Armor-Esperanto

Ivanchjo
afiŝita je 2017-02-07 21:22:31

Saluton! Ni en Kuritibo pretas partopreni en la Tutmonda Ekzamensesio. Mi markis la 17-an de Julio, sed ankaŭ povus esti la 10-a de Julio.
Amike,
Ivan.

Marilu
afiŝita je 2017-02-09 22:59:54

Saluton
En Liono la kluboj ne volas organizi ekzamenon tiun jaron pro manko de tempo kaj de kandidatoj. Eble en 2018.

homaran
afiŝita je 2017-02-15 15:00:05

Revo mia, kiel klasano de Katalín ĉe NASK, estas ekzameniĝi per la plej "defia" ekzameno KER, ĉu C1 / C2 (ŝajnas al mi ke la niveloj tra la jaroj jam iomete ŝanĝiĝis, ĉu?) en la kadro de NASK.
***Mi aldonu, ke Amanda Higley pravas pri la bezono de regiona renkontiĝo!
---(homaran) Keneĉjo

Katalin
afiŝita je 2017-02-15 16:20:18

Dakon al vi ĉiuj la komentojn kaj pretecon engaĝi vin por la ĉi-jaraj sesioj.
Bedaŭrinde mi ankoraŭ nenion povas diri. Ĝis nun, en la pasintaj 9 jaroj, kvankam temis pri UEA-ekzamenoj, ĉiam mi mem decidis pri sesioj kaj aferoj, plej ofte kun la kunsento de miaj kolegoj. Ekde somero 2016 UEA devus transpreni oficiale la ekzamenojn, tial ĉio devas esti tradiskutita, aprobita, reguligita, ktp.
La komence listigitaj datoj estas miaj propraj ideoj, kiujn subtenas miaj kolegoj en la komisiono, sed ni ne ricevis ankoraŭ la aprobon de UEA por la lanĉo kaj organizado de la sesioj.
Se UEA donas verdan lumon kaj taskos min je organizado de la sesioj, mi pretos por ĉiuj datoj lanĉi sesion, eĉ ne necesos elekti inter al 10a kaj 17a de junio, ja ambaŭ povos okazi.
Do, principe ni pretiĝu kaj preĝu. Amike, Katalin

Kirilo81
afiŝita je 2017-02-16 08:29:30

Bone, dankon! Sed ĉar mi estis la unua, kiu voĉdonis por la 21-a de Aprilo, mi kompreneble aliĝos al la 10-a aŭ 17-a de Junio.

Golfestro
afiŝita je 2017-02-22 13:01:23

Ekde kelka tempo UEA volas ĉion renovigi kaj ŝanĝi (revuon Esperanto, retejojn, ekzamenojn…). Kial ne? Sed estas malbona ideo forigi la bone funkciantajn malnovajn aferojn antaŭ ol finpretigi la novajn! Ni jam travivis ĥaosan eldonadon por nia revuo, plurajn retejojn duone renovigitajn kaj duone misfunkciantajn, kaj nun en februaro ni ne ankoraŭ scias kiam okazos la ekzamenoj!
DJ

Katalin
afiŝita je 2017-02-22 13:06:37

Golfestro skribis:
Ekde kelka tempo UEA volas ĉion renovigi kaj ŝanĝi (revuon Esperanto, retejojn, ekzamenojn…). Kial ne? Sed estas malbona ideo forigi la bone funkciantajn malnovajn aferojn antaŭ ol finpretigi la novajn! Ni jam travivis ĥaosan eldonadon por nia revuo, plurajn retejojn duone renovigitajn kaj duone misfunkciantajn, kaj nun en februaro ni ne ankoraŭ scias kiam okazos la ekzamenoj!
DJ
Mi samopinias, dankon.... Mi esperas, ke vi povas imagi kiom mi suferas.

pnascentes
afiŝita je 2017-02-22 16:36:34

(Por la fadeno KER-ekzamensesio). Rilate la enketon, venu sindeteno. Ne eblos okazigi sesion ĉijare dum la Brazila Kongreso de Esperanto en Sorriso/MT. Prefere ni direktu nian energion por Kuritibo, sidejo de la venontjara BKE.
Paulo Nascentes
BEL Komisionano pri Instruado

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.