Forumo

Temoj(Inter)komunikadoKiel oni diras "denaska lingvo" en via lingvo?

Kiel oni diras "denaska lingvo" en via lingvo?

tukero
afiŝita je 2017-03-05 22:50:24

homaran
afiŝita je 2017-03-03 14:57:52
Pri la angla usone, mi jam ne aŭdis tian esprimon!
Pri la jida, denaska lingvo de la geavoj,tre ofte estas uzata [MAME-LOShN]; la unua parto estas ĉiutaga vorto; la dua estas ja hebrea: do,"panjo-lango".

---Keneĉjo Goldbergo (homaran)
Kiel denaska Usonano mi konas la esprimojn "mother tongue" (patrina lingvo), "native tongue" (denaska lingvo) kaj native language "denaska/indiĝena lingvo". Ankaŭ ĉi tie, la duobla senco "lango/lingvo" demonstriĝas en la leksikero "tongue).
Tukero

tukero
afiŝita je 2017-03-05 23:08:31

stelamiko
afiŝita je 2017-03-05 08:33:30
Dane/svede: modersmål = patrina lingvo; norvege: morsmål = patrina lingvo; finne: äidinkieli = patrina lingvo.
Saluton, stelamiko!
Laŭ miaj esploroj la islanda esprimo "móðurmálið" ankaŭ signifas „patrina lingvo“.
Salutas Tukero

tukero
afiŝita je 2017-03-05 23:30:35

Elena
afiŝita je 2017-02-23 20:20:21
En la rusa oni diras "родной язык" - la lingvo de mia gento, denaska lingvo.
Saluton Elena!
Mi konstatis ke ankaŭ en la ukraina oni tiel esprimas: рідна мова "denaska parolo".
En la aliaj slavaj lingvoj, kiujn mi konas, la termino "patrina lingvo" estas preferata.
Escepto estas la pola, en kiu język ojczysty signifas „lingvo patra“.
Tukero

stelamiko
afiŝita je 2017-03-06 13:26:20

tukero skribis:
stelamiko
afiŝita je 2017-03-05 08:33:30
Dane/svede: modersmål = patrina lingvo; norvege: morsmål = patrina lingvo; finne: äidinkieli = patrina lingvo.
Saluton, stelamiko!
Laŭ miaj esploroj la islanda esprimo "móðurmálið" ankaŭ signifas „patrina lingvo“.
Salutas Tukero
Kara Tukero,
Same estas pri la feroa vorto 'móðermál'. La lasta parto de la nordlandlingvaj vortoj – -mål, -mál kaj -málið – laŭ mia granda vortaro de la dana lingvo (kun etimologiaj klarigoj) – devenas de komunĝermana vorto *maþlan i.a. kun signifo 'parolo', 'lingvo'.
Amike salutas Mogens (Stelamiko)

tukero
afiŝita je 2017-03-06 22:13:55

stelamiko skribis:
tukero skribis:
stelamiko
afiŝita je 2017-03-05 08:33:30
Dane/svede: modersmål = patrina lingvo; norvege: morsmål = patrina lingvo; finne: äidinkieli = patrina lingvo.
Saluton, stelamiko!
Laŭ miaj esploroj la islanda esprimo "móðurmálið" ankaŭ signifas „patrina lingvo“.
Salutas Tukero
Kara Tukero,
Same estas pri la feroa vorto 'móðermál'. La lasta parto de la nordlandlingvaj vortoj – -mål, -mál kaj -málið – laŭ mia granda vortaro de la dana lingvo (kun etimologiaj klarigoj) – devenas de komunĝermana vorto *maþlan i.a. kun signifo 'parolo', 'lingvo'.
Amike salutas Mogens (Stelamiko)
Kara stelamiko, dankon pro la ampleksigo de mia listo kaj la etimologia informo.
Amike resalutas Tukero

tukero
afiŝita je 2017-07-05 22:24:00

Kiel Mireille jam skribis en la forumo, patriarĥemaj afrikanoj ankaŭ pretendas ke la patro (kontraŭbiologie) „naskas“ infanojn, do ne mirigu ke ili parolas pri „patra lingvo“.
Biologie estas fakto ke virino produktas ovojn en sia korpo, ricevas la spermon de viro, ĉi kies biologia tasko, la sekunda fekundigo de la ovo(j), per tio estas sub korpa plezuro plenumita. La virino portas kaj nutras la fekundigitan ovon en si kaj provizas vivkonvenan medion por la ovo(j) dum naŭ monatoj. Je la fino de tiuj monatoj ŝi sub korpaj doloroj "donacas" al la viro infanon. Objektive fekundigo de ovo estas inico de nasko (= naskigo), dum la fizika enkonduko de la naskato en la mondon estas ]nasko.
Sekve, la patrino estas la fonto de la lingvoakiro de siaj infanoj. En kiom da socioj la patroj nutras, vestas kaj flegas infanojn? En tre malmultaj. Kaj kiu konstante babilas kun ili, kantas por ili, konversacias en ilia ĉeesto? Virinoj. En socioj, kie la viroj ofte estas for (laboro, ĉasado, fiŝkaptado, terkultivado, militado, politikado ktp), la virinoj estas la komunika fokuso por infanoj. Tie ili lernas rekoni la lingvajn ritmon, sistemon kaj bazan leksikon.
Tamen la lingva evoluo de infano okazas iom kiel la kreskado de cepobulbo. El la mikrokosmo patrino - infano fariĝas familio, en kiu la patra lingvo ludas rolon. Tio estas la kernfamilia lingvomedio. Tie ĝi lernas rekoni la lingvajn ritmon, sistemon kaj bazan leksikon. Iom post iom poste, konvencioj efikas al la lingva pluevoluo.
Krome ĉirkaŭ ili kreskas folioj de geavoj, geonkloj, gekuzoj, aliaj familianoj kaj geamikoj de la familio – la familia medio kun ĝia aro da nuancoj. En diversaj renkontiĝoj la nova „kosmo“ fluigas al la infano ĉiam pli da lingvaj impulsoj kaj kapabloj. Krome la amaskomunikiloj kontribuas per „etalona“ lingvaĵo de la amaskomunikiloj, kiu kondukas en la ĉirkaŭfamilian medion.
La infano jam povas kompreni kaj uzi lingvon, malgraŭ la diverseco de la fontoj. Ĝi eniras nun la mondon de edukiĝo, kiu orientigas ĝin ankoraŭ pli for de la nura lingvosistemo al lingvaj konvencioj kaj idiomaĵoj.
Aldoniĝas kontaktoj kun fremdaj dialektoj kaj, en la eduka medio, krome fremdaj lingvoj. Post la ĝenerala edukiĝo la lingva spertaro inkluzivas metiajn kaj libertempajn faklingvojn kaj, ĉe studentoj, ankaŭ metalingvo(j)n.
Principe la homoj instinkte lernas komuniki kaj ilia cerbo estas speciale ekipita por tio. Problemo estas nur ke la plej multaj homoj ne komplete eluzas tiujn kapablojn aŭ estas malhelpataj en tio. Tio povas havi sanstatajn kaŭzojn, manko de ebleco, aŭ bedaŭrinde plej ofte, la devigo rezigni pri ĉiuj aliaj lingvaj variantoj favore al unu, ofte la etalona lingvo de la socia medio. Ju pli longe tiu bremsado de la instinkta percepto de leksiko kaj sistemo de lingvoj, des pli rapide la kapablo lerni alternativajn komunikilojn elmortas. Kiam anstataŭe la progresigo de tiu instinktaĵo okazas, la lingvolernado pli grandskale sukcesos.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.