Forumo

TemojMetiejofilmetoj pri E=gramatikeroj en formo de lekcio

Johan_Derks
afiŝita je 2017-04-14 14:40:19

Mi volas provi krei filmetojn pri temoj rilataj al Esperanta gramatiko.
Fakte mi memoretas, ke tion proponis Mireille Grosjean, sed mi ne memoras, kie ŝi skribis pri tio.
Kiu scias? Kiu proponas kadron en kiu mi povus proponi mia(j)n filmeto(j)n?

Katalin
afiŝita je 2017-04-15 17:31:02

Johan_Derks skribis:
Mi volas provi krei filmetojn pri temoj rilataj al Esperanta gramatiko.
Fakte mi memoretas, ke tion proponis Mireille Grosjean, sed mi ne memoras, kie ŝi skribis pri tio.
Kiu scias? Kiu proponas kadron en kiu mi povus proponi mia(j)n filmeto(j)n?
Saluton, Johano, kreu la filmetojn kaj ilin alŝutu al YouTubo. Ni havas filmejon kie ni prezentas instrufilmojn kaj kreos ligojn al ili por disvastigi la materialojn inter la kolegoj. Tie eblas la prezentitajn filmojn serĉi per ĉefvortoj, temoj, eblas komenti, oni vidas la popularecon kaj la filmoj, kiujn oni trovas tie, jam estas filtritaj. Mi provas prezenti tie nur gravajn kaj valortajn materilojn.
Do, kiam vi pretas, sendu al mi la ligon al via filmo por eventuala prezento.
Vidu: http://edukado.net/biblioteko/filmejo.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2017 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.

Programado kaj aspektigo
de Studio GAUS.