Forumo

TemojRISKOĈu nova regulo?

balenido
afiŝita je 2017-07-05 09:54:09

Nun funkcias la regulo, laŭ kiu ĉiu ludanto post 1000 ludtagoj devas ripozi dum unu jaro. Tiamaniere ĉesi ludi estas devigitaj ankaŭ tiuj, kiuj neniam venkis eĉ unu fojon - nure pro 1000-taga limigo.

Laŭ la statistiko videblas, ke nombro de la ludantoj ĉiam plu malkreskas, intereso al la ludo ĝenerale ŝrumpas. Dum 2014 kaj 2015 estis ĉ. 27000 ludoj kaj 1600 ludantoj; jam dum 2016 - nur 20346 ludoj kaj 1354 ludantoj. En 2017 la situacio ne pli bonas.

Sed ĉu ne estus pli juste kaj logike - devige ripozigi monatan venkinton dum sekva monato? Evidentas ja, ke ankaŭ post dumjara ripozigo ĉiam plu venkas la samaj personoj, kaj la ceteraj tutegale havas nenian ŝancon je venko.

Do mi petas al Katalin kaj ĉiuj ŝatantoj de "Risko" pripensi ĉi tiun proponon de la nova sistemo, kiu povos finfine plivigligi la ludon.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2017 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.

Programado kaj aspektigo
de Studio GAUS.