Forumo

TemojPanteonoPropono pri Eduardo Vivancos

xavalcalde
afiŝita je 2017-09-04 09:57:31

Eduardo Vivancos (Barcelono, 1920) estas senlaca e-instruisto kaj e-propagandisto ekde pli ol 80 jaroj. Profunde bonkora kaj idealisma, li eklernis la lingvon en proleta medio dum la hispana milito en 1936. Poste li voluntulis kiel ano de la respublikana armeo kontraŭ la faŝismo. Estis ĝuste en la fronto kie li unue instruis la Zamenhofan lingvon al siaj junaj soldataj kamaradoj. Poste li devis ekziliĝi al Francio, kie li pasigis plurajn jarojn en koncentrejoj. Ankaŭ tie li instruis la lingvon al hispanaj (kaj ne nur) rifuĝintoj. En 1954 li kaj lia familio migris al Kanado. En Toronto li iĝis la motoro de la loka movado kaj restis aktiva dum ses jardekoj. Li instruis koresponde kaj ankaŭ en la sidejo de la klubo al pluraj generacioj de samideanoj. Li ĉeforganizis SAT-kongreson en Toronto en 1973, la unuan fojon ekster Eŭropo. Mi havas filmon pri eksposicio kiun li organizis en la ĉefa biblioteko de la urbo en 1987 kaj tie li aperas kiel ekzemplo de perfekta esperantisto. Efike li varbas al tiuj, kiuj alproksimiĝas, kun espero, obstino kaj pacienco, klarigante la avantaĵojn de la lingvo sentroige. Li ankaŭ sin proponas por informi pli al la interesatoj kaj eĉ por ekinstrui ilin la lingvon. Nun li estas 97-jaraĝa kaj loĝas en malsanulejo, sed kiel dirite, lia menso bone funkcias. Impresis min ankaŭ alia anekdoto, kiu okazis antaŭ kelkaj monatoj kiam mi vizitis lin. Ĉar li havis gaston, venis flegistino al lia ĉambro kaj li diris al ŝi: "Oni intervjuas min. Temas pri Esperanto. Ĉu vi scias kio estas Esperanto"?. Post 80 jaroj li ne perdis sian energion tiurilate! En la pasinta UK li ricevis diplomon pri elstara agado.

Katalin
afiŝita je 2017-09-04 10:00:39

Koran dankon por la propono. Ĉu eblas ankoraŭ rekte komuniki kun sinjoro Vivancos? Kutime oni mem verkas aŭ almenaŭ aprobas sian prezenton. Ĉu vi povas helpi en tio? Kaj necesus, ke mi ricevu portretfoton.

xavalcalde
afiŝita je 2017-09-04 10:22:37

Jes, eblas paroli kun li telefone. Kaj certe, mi pretas helpi :)

Katalin
afiŝita je 2017-09-04 10:24:20

Kara, ne vere necesas ke mi mem paroli kun li, sed li vidu la prezenton kaj eventuale kompletigu. Mi petas vin aranĝi tion kaj sendi al mi veran prezenton, ankaŭ pri eventualaj eksterlandaj agadoj, se tion li faris. Dankon.

xavalcalde
afiŝita je 2017-09-04 10:27:06

Interkonsentite. Tiel mi faros.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.