Forumo

TemojPri ĉio ceteraKER ne aperas en angla vikipedio

(Eksmembro) SinjoroEng
afiŝita je 2017-11-25 02:49:07

Saluton karaj
La paĝo de CEFR en angla vikipedio havas ĉina,japana kaj korea lingvojn.
Kial Esperanto ne aperas tie ?
Ĉu iuj povas helpi aldoni al tie, estas pli facila promocii Esperanton per tiu.
https://en.wikipedia.org/wiki/Common_European_Framework_of_Reference_for_Languages#Language-specific_scales

Katalin
afiŝita je 2017-11-25 06:02:47

SinjoroEng skribis:
Saluton karaj
La paĝo de CEFR en angla vikipedio havas ĉina,japana kaj korea lingvojn.
Kial Esperanto ne aperas tie ?
Ĉu iuj povas helpi aldoni al tie, estas pli facila promocii Esperanton per tiu.
https://en.wikipedia.org/wiki/Common_European_Framework_of_Reference_for_Languages#Language-specific_scales
Tamen ĝi aperas ĉi tie:
https://eo.wikipedia.org/wiki/Komuna_e%C5%ADropa_referenckadro_por_lingvoj

(Eksmembro) SinjoroEng
afiŝita je 2017-11-26 13:03:54

Tamen ĝi aperas ĉi tie:
https://eo.wikipedia.org/wiki/Komuna_e%C5%ADropa_referenckadro_por_lingvoj

Kiom da ne-esperantistoj povas legi esperanton?

Ĉu metas la informado tie estas malfacila? Mi jam sciis pri la esperanta versio longa tempo. Mia celo estas por la angla versio. Tiu povas disvastigi Esperanton.

Mi jam skribis en Azio Yahoo forumo, bedaŭrinde, neniu volas fari tiun.

ĵajroad
afiŝita je 2017-11-28 13:22:09

Karaj!

Verdire ŝajnas, ke homoj ne kredas en utileco de Eo kaj oni jam opinias, ke ĝi estas troe artefarita. Kompreneble tio estas malvero. Sed pri utileco de Eo ni devas pensi iom pli akurate.

Dum ni ne povas fari produktivajn teamojn por labori kaj produkti ion por helpí homojn kaj gajni monon per tio, Eo neniam estos konsiderata serioza. Ni devas ĉesi la hipokrita babilado pri frateco kaj amikeco kaj montri ilin per agoj.

Katalin mia estimata samideanino, imagu vi teamon de diverslingvaj homoj laborante kune kaj produktante panon, kukon, manĝaĵojn ĝenerale, ŝuojn... ktp kaj per la mono kiun ili povas gajni ni povas helpi Eon kaj Afrikon ekzemple aŭ aliaj landoj kaj popoloj. Helpi homojn malriĉajn kaj doni al ili per Eo, vere espera vivo. Eo devas esti ilo por vere helpi homojn. Kaj aaaah! Mem per mono kiun laboro de tiaj teamoj oni povas helpi junulojn kaj aliajn homojn por, ke ili povas iri al UK!!! Pensu ni pri tio.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.