Forumo

TemojMetodiko'Cloze'-testoj por Esperanto

Ramsgatano
afiŝita je 2010-10-10 15:18:36

Certe, por testi eksterlandanojn kiuj lernas la anglan, ekzistas testoj (nomataj Cloze Tests) kiuj funkcias laŭ jena metodo. Teksto estas prezentita al la testoto, en kiu ĉiu sepa vorto mankas.
La tasko de la studento estas plenigi la spacojn per taŭgaj vortoj (tiel liverante la originalan signifon de la teksto) kaj (memkompreneble) ne perfortante la lingvon en kiu la teksto estas skribita.
La testo povas donita kunsen listo de la mankantaj vortoj, aŭ kun la spacoj numeritaj kaj sube liston de pluraj kandidataj vortoj apud ĉiu numero. (angle - Multiple Choice). En tiu lasta kazo la poentumado estas pli simpla.
Do la demando estas. Ĉu ie sur la Reto estas troveblaj tiaj testoj por Esperanto kun indiko pri la nivelo (kaze de sukcesa trapaso de la testo)?

Katalin
afiŝita je 2010-10-10 15:25:04

Jes, jes, ni havas kelkajn tiajn testojn kaj alŝutos ankaŭ plian baldaŭ.
Jen, ekzemple unu el ili: Bruno la punpago, de Petra Smidéliusz.
Cetere la programo HotPotatoes estas mirinda ili por krei tiaĵojn.
Kiam mi havos plid a tempo, mi inundos vin per la ekzercoj, kiujn mi tie kreos por vi. :-)

Ramsgatano
afiŝita je 2010-10-10 20:20:57

Katalin, vi estas fulmrapida en viaj respondoj.
Do, mi sekvis la ligilon kaj provis la teston, kaj devis ridi, kiam mi trovis ke mi enmetis aliajn solvojn ol tiuj de la kompleta teksto.
Ekz Po.. ĉiu krimo devas se .. puno. Mi solvis jene - Por ĉiu krimo devas servi puno.
Legante en la kompleta teksto 'Post ĉiu krimo devas sekvi puno', mi protestis - Ne! Multe krimuloj sukcesas senpune.
Kaj ankaŭ - 'forigis Franciskan de Bruno per malbela tro_____,' mi interpretis per forigis Franciskan de Bruno per malbela troigo - anstataŭ trompo.
Rilate la promesitan inundon, mi kontrolis en la ŝranko kaj trovis ke mi havas ses ombrelojn - espereble, sufiĉe da.

Katalin
afiŝita je 2010-10-10 20:27:48

Je, jes, ĝuste pro tiuj ebloj oni diras, ke tiaj testoj estas kaj instigaj al kreemaj solvoj kaj samtempe ne vere taŭgas por kontorlado, ĉar la instrusitoj ofte limigas sin kaj eĉ ne imagas la vastan eblon de solvoj.
Kia pluvo? Ĉu tio estas nekutima afero en Britio? Rezistu! Amike, katalin

pwierzbowski
afiŝita je 2010-10-10 22:18:12

Mi pensas, ke estas bone, se lernantoj penas enmeti diversajn respondojn, se ĉiuj ĝustas en tiu ekzerco; do ne nur labori laŭ la respondfolio.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.