Forumo

TemojPri edukado.netSupersignoj ĉe edukado.net

Jev
afiŝita je 2010-10-12 13:56:35

En tiu ĉi fadeno estis diskuto pri la problemo, kiun spertis uzantoj de la programoj "Ek!", "Tajpi!" ks. La skriptoj de edukado.net kaj tiuj programoj ĝenis unu la alian kaj ne eblis facile skribi supersignojn. Nekredeble kiom da manieroj tajpi supersignojn elpensis Esperantistoj. Mi provis instali plurajn programojn kaj iel amikigi la skriptojn de edukado.net kun tiuj programoj. Mi supozas, ke mi solvis tion. Do mi petas ĉiujn testi kaj skribi en tiu ĉi fadeno, ĉu la ĉapeligaj skriptoj en tiu ĉi paĝaro nun bone funkcias por vi. Ne forgesu unue bone freŝigi la paĝon.

Katalin
afiŝita je 2010-10-12 14:04:21

Oh, mi tre ĝojas pri tiu novaĵo kaj tuj ekatakas la klavaron por testi vian geniecon. IE 8

Do, unu per EK: nun ĝi esta ŝaltita kaj mia kurzoro nenien saltadas: ĉokolado por ĝangalaj ŝakaloj.
Sen EK. Denove ĉokolado por ĉiuj ĝangalaj ŝakaloj kaj ankaŭ por Jevgenij pro la sukcesa solvo.
Kaj tri kruĉoj da biero...kiel kutime sed nur virtuale...
DANKON. :-)

pwierzbowski
afiŝita je 2010-10-12 22:42:18

Ho jes, en mia Fajrovulpo, uzante la programon Tajpi, ĉio elstare funkcias!

landano
afiŝita je 2010-10-14 06:16:05

Bonege, ke Jev trovis aŭtomate funkciantan solvon por la problemo. Mi povus imagi, ke el teknika vidpunkto la nuna mekanismo estas la plej avancita en la reto. Gratulon!

(Eksmembro) ceruleo
afiŝita je 2010-10-17 07:27:50

La ĉapeligaj skriptoj en tiu ĉi paĝaro nun bone funkcias por mi. Mi uzas la klavaron de Michael Langlois. Vidu :

franca lingvo : klavaro Michael langlois

angla lingvo : klavaro Michael Langlois

dobri
afiŝita je 2010-10-17 20:49:02

Ankaŭ mi provas tion: ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ. Ĉio funkcias ĝuste!

bajanisto
afiŝita je 2010-10-19 09:46:20

Saluton al ĉiuj!
Mi skribas per nova finna klavaro (åuiogv-klavaro): ĝi, ŝi, ĉi, ĥaoso, aŭ, ĵus‚ Eŭropo, eŭro‚ …
Ankaŭ skribado per x funkcias. Bonege! :)

La paĝaro funkcias bonege! – Dankon al la kreintoj!

bajanisto
afiŝita je 2015-01-15 09:14:06

Parenteze, ekde la 4-a de Januaro (2015) ni povas skribi la verajn ĉapelitajn literojn de Esperanto en la smartfono iPhone (operaciumo: iOS 8) de la firmao Apple. Bonvolu legi la artikolon Esperanta klavaro fine ankaŭ por iPhone ĉe la bulteno de Libera folio.

Bv. legi ankaŭ la iTunes Preview -paĝon de Esperanto-klavaro de Chuck Smith.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.