Forumo

TemojPri edukado.netVoĉdonu pri la landonomoj!

Bonvolu unue legi la suban klarigon kaj nur poste voĉdoni!

Katalin
afiŝita je 2010-10-21 18:50:50

viktoro44 skribis:
Ne ŝanĝi la aferon ne estas neŭtraleco, kara Katalin.
Eble vi pravas... kaj ni devas nomi la aferon malkuraĝo. :-(

viktoro44
afiŝita je 2010-10-21 18:56:05

Ĉiam kaj ĉie aperos maltoleremuloj. La afero estas ĉu konsenti kun kiu postulas forigon (la nuna stato ankaŭ en lernu) aŭ konsenti kun kiu petas aldonon (sen peti iun forigon).

viktoro44
afiŝita je 2010-10-21 18:59:37

Katalin
afiŝita je 2010-10-21 18:50:50
Eble vi pravas... kaj ni devas nomi la aferon malkuraĝo
Vi ne devas timi nin. Ni estas pacemuloj (eble tio estas nia problemo).
Vidu, la granda bruo kiun ni faris estas aliĝi al Andoro!

pwierzbowski
afiŝita je 2010-10-21 19:02:21

Kara Viktoro, laŭ mi necesa estas fiksa divido. Lando ne estas tio, pri kio decidas 10 esperantistoj. Mi aprezas tion, ke katalunoj ĉiel strebas al sia sendependeco, kaj estas nacio kun bela kulturo kaj historio, sed la strebo ne povas kontraŭstari la fakton - Katalunio, Anglio, Montara Karabaĥo, Silezio ktp. ne estas sendependaj landoj nur pro tio, ke ili gravas aŭ malgravas en Esperantujo, aŭ ke iu abomenas sian ĝustan ŝtaton. Kaj la loĝantoj de la supre menciitaj regionoj havas ja siajn ŝtatanecojn, kiujn menciu en la listo; aŭ estas homoj senŝtataj, kio malofte okazas.

Katalin
afiŝita je 2010-10-21 19:04:04

Oh, mi tute ne timas vin, eĉ plene kunsentas kaj sufiĉe komprenas la situacion. Simple mi ne sentas min sufiĉa kaj aŭtoritata por solvi politikajn problemojn. Mi ĉiuokaze provos pridiskuti la problemon kun miaj ĉefoj kaj sponsoroj kaj trovi kontentigan solvon.

viktoro44
afiŝita je 2010-10-21 19:27:51

Do, mi faras lastan proponon: mi ne petas ke Katalunio eniru liston de sendependaj landoj, ĉar ĝi ne estas sendependa, mi petas ke la listo estu de "landoj kaj nacioj". Tiamaniere, ne devus esti problemo por neniu.

pwierzbowski
afiŝita je 2010-10-21 19:52:14

Se Edukado.net aperus fine de la 19-a jarcento, Zamenhof certe elektus Rusian Imperion kiel sian landon; sed, damne, kiun nacion li preferus? ;-)

viktoro44
afiŝita je 2010-10-21 20:00:22

Do, lasu ke oni elektu landon aŭ nacion laŭvole...

blazio
afiŝita je 2010-10-22 06:01:39

Zamenhof elektus la hebrean genton. Sed estas klare, ke Zamenhof opiniis, ke landoj devus esti ne naciaj.
Sed memkompreneble li volus ordoni nenion. Li konfesis sin rusLANDa hebreo, se mi ne mismemoras. En certa periodo li estus dirinta, li estas Varsovilandano. Ĉu Edukado.net akceptos, se mi skribos, ke mi estas el Budapeŝtio (ne-ujo, ĉar Budapeŝto ne estas homo jah loĝanto de la lando.

Mi pensas, ke oni ŝanĝu nenion ĉi tie, ĉi-rilate

Ramsgatano
afiŝita je 2010-10-23 14:29:09

Kiom da bruo pri banala afero!

Persone mi uzas nek unu 'sistemon' nek alian 'sistemon'
Por mi, tute dependas de la lando. Do mi loĝas en Britujo, sed unu nevino mia loĝas en Aŭstralio - kaj mi neniam vizitis Finnlandon nek Kanadon.
Se iu etmensulo ne volas disponigi materialon ĉar ne plaĉas viaj landnomoj, oni ignoru lin, Katalin. Oni ne submetiĝu al infaneca tiranado.
Ĉu mi rifuzu legi Vikipedion ĉar en la artkolo pri Tekruĉo oni uzis 'tepaketo' anstataŭ 'tesaketo', aŭ ĉar oni misnomis 'Supervendejon' kiel 'Superbazaron'?

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.