Forumo

TemojEŭropa Tago de LingvojPola lingvo

fringilla13
afiŝita je 2013-09-28 09:22:19

En la pola lingvo ĉiuj virinaj antaŭnomoj finiĝas je -a: Maria ['marja], Anna ['an-na], Mirela, Aneta, Zofia ['zofja], Barbara, Agata ...
Ne ekzistas virinaj nomoj kun alia finiĝo krom ĝuste -a. Neniu virina nomo povas finiĝi je konsonanto, kiel ofte okazas en multaj aliaj lingvoj. Kiam miaj gelernantoj komencas lerni la germanan lingvon, ni faras ekzercojn kun germanaj antaŭnomoj. Polaj infanoj kutime interpretas la nomon Katrin kiel knaban nomon kaj miras, ke Katrin estas knabino. La pola ekvivalento de Katrin (aŭ Katalin) estas Katarzyna [kata'ĵyna]. Iam mi havis lernantinon, naskiĝintan en Svislando, kiu en dokumentoj havis la nomon Nicole [ni'kol], sed eĉ ŝia patrino, kiu ja mem elektis la nomon, memkompreneble nomis ŝin Nikola [ni'kola], ĉar la nomo Nicole ne povus esti fleksata kaj uzata en la frazo laŭ polaj reguloj.

La viraj nomoj male - preskaŭ ĉiuj finiĝas je konsonanto: Marek, Tomasz ['tomaŝ], Sławomir [sŭa'vomir], Marcin [~ 'marĉin], Andrzej ['andĵej] ...
Estas vere maloftaj viraj nomoj, kiuj finiĝas je vokalo. La unua, kiu venas al mia kapo, ĉar ĝi estas tre ofte uzata, estas la kutima mallongigo de la nomo Jakub - nome: Kuba. Alia nomo estas Barnaba, sed mi neniam en mia vivo renkontis knabon aŭ viron kun tiu nomo. Ekzistas kelkaj viraj nomoj finiĝantaj je -o. Ili estas aŭ malnovaj slavaj nomoj, nun remodiĝintaj, kiel Mieszko ['mjeŝko] kaj Bolko - aŭ fremdaj, kiuj revenas post kelktempa malmodiĝo, kiel Iwo ['ivo] kaj Bruno. Ekzistas ankaŭ viraj nomoj, finiĝantaj je -i / -y. Ili estas sentataj kiel malmodernaj, dum longa tempo ili estis eksmodiĝintaj, sed nuntempe kelkaj revenas, kiel ekzemple Marceli, Maurycy [maŭ'rycy] aŭ Cezary [ce'zary], kutime nomata ... Czarek ['ĉarek].

fringilla13
afiŝita je 2013-09-28 10:27:44

Polaj antaŭnomoj havas sian oficialan formon, kiu ekzistas en dokumentoj kaj estas uzata dum oficialaj okazaĵoj, kutime kun la familia nomo, ĉe plenkreskuloj antaŭigata per la vorto "pan / pani" (sinjoro / sinjorino). Preskaŭ same oficiale sonas, kiam oni uzas solan antaŭnomon (en la plena formo) kun la vorto "pan / pani".
Ĉiutaga kutimo estas alia. Ekzemple mi estas "pani Małgorzata", kiam mi tre oficiale ricevas diplomon, sed por konatoj (ankaŭ por gelernantoj) mi estas "pani Małgosia" aŭ "pani Gosia" kaj por gekolegoj, geamikoj kaj gefamilianoj mi estas Gosia (por kelkaj Małgosia, kion mi ne tro ŝatas).
Do la longa nomo Małgorzata [maŭgo'ĵata], sentata kiel tre oficiala, iĝas Małgosia ['maŭ'goŝja] kaj Gosia ['goŝja].
La finaĵo "-sia" [~ ŝja] estas en Pollando tre populara: Barbara iĝas Basia, Joanna [jo'an-na] iĝas Joasia aŭ Asia, Antonina iĝas Antosia aŭ Tosia, Katarzyna [kata'ĵyna] iĝas Kasia, Czesława [ĉe'sŭava] iĝas Czesia, Krystyna iĝas Krysia, Zofia ['zofja] iĝas Zosia, Mirela iĝas Misia, Maria ['marja] iĝas Marysia ktp.
Mama (patrino) iĝas mamusia.
Kelkaj nomoj ricevas la finaĵon "-nia" [~ nja], kiu bonege funkcias ankaŭ en Esperanto. Anna iĝas Ania, Hanna iĝas Hania. Iam (ankaŭ dum la tempoj de Zamenhof) la finaĵo "-nia" estis tre produktiva en la pola lingvo, kaj tre ŝatata: Maria estis Marynia (tion ankaŭ mi uzis, kiam mia filino estis pli juna, kaj (malofte) uzas ĝis nun) aŭ Mania (tion mia filino totale malakceptas), Jadwiga [jad'viga] estis Jadwisia (ankaŭ Wisia) aŭ Jadwinia, mia patrino Teresa estis Terenia (ankaŭ Renia), miaj maljunaj onklinoj nomis min Małgonia aŭ Gonia, mama estis nomata mamunia ktp.
Nun la finaĵo "-nia" ĉiam kaj ĉiam malpli oftas, tamen estas uzata en la nomoj kun la litero "n": Ania, Hania, Frania (de Franciszka [~ franĉiŝka]) Renia (de Renata), Stenia (de Stefania [~ ste'fan-ja]), Kinia (de Kinga) ...

Estas en la pola lingvo ankaŭ multaj aliaj metodoj maloficialigi antaŭnomojn, sed mi mencios nur unu, kiu mirigas alilingvanojn. Tion, ke pola Alicja estas nomata Ala, pola Elżbieta [elĵ'bjeta] estas Ela kaj pola Urszula [ur'ŝula] estas Ula, povas kompreni ĉiu. Surprize Aleksandra neniam estas nomata Aleksandra aŭ Ala aŭ eĉ ne Sandra, sed ... Ola. Antaŭ nelonge okazis amuza konversacio inter amikino de mia filino kaj hispana junulino:
- Hi, what's your name?
- Ola.
- Hi. - What's your name?
- Ola.
- Hi. [...]
Ambaŭ knabinoj tute ne komprenis la reagon de la alia, ĝis kiam iu ne klarigis al ambaŭ, ke en la hispana "Hola" [ola] signifas la samon kiel "Hi" en la angla (Saluton), sed "Ola" estas pola knabina nomo.

tukero
afiŝita je 2013-10-11 21:52:27

Mi miras pri la "aĥila kalkano" de poloj. La evoluo de la lingvo ŝajnas iri en la sama(n) direkto(n) kiel tiu de multaj hindeŭropaj lingvoj, forŝlifante precizigojn, kiujn la rusa kaj la germana ankoraŭ konservas. La angla „whither“[’ŭiðǝ] (=kien) ankaŭ ne plu estas ofte uzata, sed tamen pro citoj el malnovaj fontoj (Shakespeare, King James Bible ktp), komprenata. Intertempe "where" [ŭe] servas por "kie(n)". La evoluo estas cetere tute normala kaj verŝajne neevitebla.

tukero
afiŝita je 2013-10-12 20:33:28

Viaj klarigoj pri la prononcado estas tre utilaj por mi. Antaŭ jaroj iu skribis al la renoma germana semajna magazino „Der Spiegel“ demandante pri la ĝusta prononco de la familia nomo de Lech Wałęsa. La gazeto respondis ke ĝi estu prononcata [va’léza]. Tio tutsimple estis la germankonforma elparolo laŭ la skribmaniero „Walesa“. Daŭris jarojn ĝis germanaj ĵurnaloj danke al unikodo ktp sukcesis aperigi la ĝustan skribon. Mi skribis al „Der Spiegel“ ke la prononco estu „Wauensa“ kaj ke „en“ estu elparolata kiel la franca „in“ [ẽ] (espereble ĝuste). Oni respondis ke oni havis „poldevenan“ konsilanton. Mi senresponde asignis al „Der Spiegel“ pli malaltan nivelon koncerne la polan.

fringilla13
afiŝita je 2013-10-13 09:12:59

tukero skribis:
Antaŭ jaroj iu demandis pri la ĝusta prononco de la familia nomo de Lech Wałęsa. [...] Mi skribis al „Der Spiegel“ ke la prononco estu "Wauensa" kaj ke "en" estu elparolata kiel la franca "in" [ẽ] (espereble ĝuste).
Pri la elparolo de nazaj vokaloj en la pola lingvo vi povas legi ĉi tie:
http://pl.wikipedia.org/wiki/Wymowa_samogłosek_nosowych
La vorto "przed" [pŝet] signifas "antaŭ".

Vi vidas, ke antaŭ la konsonanto "s" la naza vokalo "ę"ne estas elparolata kiel "pura naza e". La sono estas io inter [en] kaj pura [ę]. Oni priskribas ĝin [eų] - e kun naza u, sed laŭ mi vi povas elparoli ankaŭ [eŋ]. Do mi priskribus la elparolon jene: [va'ŭeŋsa].

Ankaŭ la antaŭnomon "Lech" germanoj elparolas malĝuste - kiel [leç] (kun la mola Ich-Laut). Pola elparolo estas [leĥ], en kiu la sono ĥ estas malmola (Ach-Laut [x]), tamen ne tiom akra, kiel en la germana lingvo.

tukero
afiŝita je 2013-10-13 20:34:30

fringilla13 skribis:
tukero skribis:
Antaŭ jaroj iu demandis pri la ĝusta prononco de la familia nomo de Lech Wałęsa. [...] Mi skribis al „Der Spiegel“ ke la prononco estu "Wauensa" kaj ke "en" estu elparolata kiel la franca "in" [ẽ] (espereble ĝuste).
Pri la elparolo de nazaj vokaloj en la pola lingvo vi povas legi ĉi tie:
http://pl.wikipedia.org/wiki/Wymowa_samogłosek_nosowych
La vorto "przed" [pŝet] signifas "antaŭ".

Vi vidas, ke antaŭ la konsonanto "s" la naza vokalo "ę"ne estas elparolata kiel "pura naza e". La sono estas io inter [en] kaj pura [ę]. Oni priskribas ĝin [eų] - e kun naza u, sed laŭ mi vi povas elparoli ankaŭ [eŋ]. Do mi priskribus la elparolon jene: [va'ŭeŋsa].

Dankon pro la plisaĝigo. Bone ke mi ne daŭrigis la korespondadon.
Salutas Ĝeraldo

Ankaŭ la antaŭnomon "Lech" germanoj elparolas malĝuste - kiel [leç] (kun la mola Ich-Laut). Pola elparolo estas [leĥ], en kiu la sono ĥ estas malmola (Ach-Laut [x]), tamen ne tiom akra, kiel en la germana lingvo.

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-09-26 10:03:12

Mi ege ŝatis ĉi tiun fadenon, ĉefe ĉar mi nun lernas la polan! Ege valoraj kuriozaĵoj! Nur nun mi malkovris ilin ĉi tie en edukado.net. SKRIBU PLI, mi petas! :) Koran dankon!

fringilla13
afiŝita je 2014-09-27 06:25:32

Kara Leandro!
Mi promesas skribi, kiam mi revenos hejmen post la sesio de la Interlingvistikaj Studoj, kiun mi ĝuste partoprenas en Poznań. Nun mi kuras al ARKONES (http://arkones.org/eo).
Salutojn, Gosia

fringilla13
afiŝita je 2014-10-05 14:39:00

En multaj lingvoj estas uzataj apartaj salutesprimoj por mateno kaj por tago (posttagmezo). Ankaŭ en Esperanto oni diras - depende de la horo - Bonan matenon!Bonan tagon!.

Tiu distingo ekzistas ankaŭ en niaj parencaj (slavaj) lingvoj, sed ne en la pola. Ekzemple ĉeĥoj kaj slovakoj salutas matene "Dobré ráno!", rusoj "Доброе утро!" [dobroje utro], slovenoj kaj kroatoj "Dobro jutro!", bulgaroj "Добро утро!" [dobro utro].
Dum la tago ĉeĥoj salutas "Dobrý den!", slovakoj "Dobrý deň!", kroatoj "Dobar dan!", slovenoj "Dober dan!", rusoj "Добрый день!" [~ dobryj djenj] ktp.

Poloj diras ĉiam nur "Dzień dobry!" - ekde plej frua mateno ĝis malfrua posttagmezo. La vorto "dzień" [~ ĝjenj] signifas "tago". Sed estas ankoraŭ alia diferenco: Ĉu vi rimarkis, ke malsamas la vortordo? En multegaj lingvoj oni deziras bonan tagon, sed poloj deziras tagon bonan :)

Ankoraŭ unu rimarko. En la slovena kaj kroata la vorto "jutro" signifas "mateno", similas la rusa kaj bulgara "утро" [utro]. En la pola lingvo la vorto "jutro" signifas "morgaŭ". Sed la historian ligon al la signifo "mateno" pruvas polaj vortoj, kiel "jutrzenka" [juĉŝenka] (aŭroro, mateniĝo) kaj "jutrznia" [~ jutŝnja] (matena laŭdo - vidu: http://eo.wikipedia.org/wiki/Matena_laŭdo)

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.