|
Ĉiuj
> Praktikado de la lingvo duagrado - Praktika pedagogio,
|
| Nomo: | Praktikado de la lingvo duagrado - Praktika pedagogio, |
| Priskribo: | por esperanto-instruantoj/ontoj |
| Datoj: | 2008-10-27 ĝis 2008-10-31 |
| Nivelo: | komencintoj, progresantoj, fluparolantoj |
| LANDO: | Francio |
| Loko: | Kvinpetalo - Bouresse |
| Organizantoj: | Kvinpetalo - GEE
|
| Instruistoj: | Serge Sire |
| Celgrupo: | Tiuj du staĝoj direktiĝas, la unua al progresantoj, kaj la dua al instru-lernantoj nome instruontoj (aŭ al jam instruantoj, kiuj deziras perfektiĝi en intruado).
jen la du grupoj:
- lingva praktikado kun Josee Lafosse. Kiu konas Josee, scias kiel ŝi scipovas rapide paroligi ĉiujn per diversaj agrablaj rimedoj en amika etoso, ne forgesante gramatikan progreson.
- pedagogia renkontiĝo (Serge Sire kaj Mari-elen' Desert) kun la jena
temo : "kiel ĝuste taksi la rezulton de instruado ? - nivelkontrolo,
ekzameno, ktp".
Ne sufiĉas instrui. Por sukcesigi kurson, necesas ankaŭ regule kontroli, ĉu la lernantoj enkapigis la nociojn, scipovas uzi ilin, kapablas praktiki poste. Pri la diversaj rimedoj kaj teknikoj, la
pedagogia grupo interŝanĝos en komplica kunlaboro kun Josee kaj
ŝiaj lernantoj.
Tiu renkontiĝo ne ripetas la temojn jam elvokitajn en la du antaŭaj jaroj, sed daŭrigas nian programon : detale esplori la pedagogian fakon, temon post temo. La labortago konsistas el kvar periodoj de unu horo kaj duono. Dum la tri unuaj periodoj, la progresantoj laboras kun sia kursgvidanto, kaj la instru-lernantojn preparas lecionon, kiun, unu el ili efektivigas dum la kvara periodo, kun la grupo de la progresantoj.
|
| Metodo: | |
| Lerniloj: | |
| Helplingvo: | se necesas, la franca |
| Kondiĉoj: | Vilaĝa E-centro, familia etoso, surloka kunloĝado, eblo tuttage uzi la lingvon. Tutstaĝa tranoktado 43 eŭroj ĉiu matenmanĝo: 4 eŭroj ĉiu tagmanĝo: 8 eŭroj ĉiu vespermanĝo 6 eŭroj Kurso-kotizo: 25 eŭroj |
| Intenseco: | tuttaga (se necese partnokta ;)) E-lingva kunloĝado kaj kunagado |
| Ekzameno: | |
| Aldonaj programeroj: | ekskurso |
| Limdato: | |
| Retejo: | http://www.kvinpetalo.org/ |
| Kontaktadreso: | ATENTU la novan telefonnumeron de la centro!!
FR-86410 Bouresse
15 rue du lavoir
Francio informoj@kvinpetalo.org Tel/fakso:+33-(0)5 16 95 13 30
|
| Informoj: | La datoj de la staĝo indikas la unuan kaj la lastan tagojn. Oni prefere alvenu la antaŭan tagon (notu ke vespermanĝoj kutime okazas je la 19h30). Se vi alvenos trajne en Lussac-les-Chateaŭ, bonvolu telefoni antaŭe kaj oni renkontos vin ĉe la stacio. (Bouresse ne havas fervojon) Se vi alvenos automobile, bonvolu indiki la alvendaton kaj proksimuman horon. La cirkonstancoj de la Kvinpetalo bedaŭrinde ne permesas eldonon de invitleteroj al tiuj kiuj bezonas vizon por eniri la Eŭropan Union. |
|
|