Alklaku la dosier-nomon por elŝuti la lernilon. La elŝuton ni ebligas nur porniaj membroj.
Atentu! La malfermo de la dokumento kelkfoje povas bezoni iom pli da tempo.
La PDF-formata dokumento legeblas pere de senpage elŝutebla ACROBAT READER programo. Se vi ankoraŭ ne havas, klaku sur la suba logotipo por elŝuti ĝin.
Bonega verko! Gratulon kaj dankon! Kvankam al mi ne plaĉas la vorto "GrekLANDO" (mi preferas diri "Grekio" kaj mi pritraktas kiel ĝusta "Grekujo"), la aŭtoro tute pravas, oni ofte uzas ankaŭ tiun vorton.
Tre grava kaj utila estas laŭ mi la epilogo de tiu ekzerco, ĝi tuŝas la problemon de -ujo/-io disputo laŭ -ni diru- politika kaj filozofia esenco.
Amike
Georgo
Koran dankon al Antonio pro la fervoraj vortoj.
Al Roĉjo - pri la popoloj en Rusujo - mi pensas, ke la dua parto de la leciono ghuste pravigas vian sintenon - eble vere indas diri Rusio anstatau Rusujo.
Al mi plaĉas ideo kunmeti gramatiko kaj historio de Esperanto en la leciono. Sed en la tekso estas kelkaj malĝustaĵoj.
1. Zamengof publikigante La unuan libron estis 27-jara, ne 26-jara.
2. La nomoj Ĉinujo kaj Rusujo apenaŭ estas korektaj, ĉar en ambaŭ landoj loĝas multaj diversaj popoloj.
Instrua, metodika kaj eduka majstroverketo (lernilo) donacita al "eduka ghardeno", de internacia pedagogo - Doran Modan, ne nur admiras sed ankauh kortushas.
Mankas vortoj por konvene gratuli kaj danki al Li !