Novaĵoj

KER-ekzamenoj dum Pasko

Kategorio: Movado; Dato: 2011-04-24 09:24:29

La 23-24an de aprilo dum la paskaj festotago okazis la 18a sesio de la KER-ekzamenoj paralele en du landoj, Francio kaj Germanio. La gastigantaj kaj subtenaj aranĝoj estis Interasocia Renkontiĝo Esperanto ĉe Mediteraneo (IREM) en la franca urbo SÈTE kaj la 27a Printempa Semajno Internacia (PSI) en Waldfischbach-Burgalben, Pfalz.
La ekzamenojn sume trapasis 35 personoj.
Dum IREM ekzameniĝis 22 kandidatoj je nivelo C1, kaj 5 je nivelo B2. Ili venis el landoj Francio, Hispanio, Italio, Kubo kaj Svislando. La ekzamensesion gvidis Katalin Kováts, asistis Cyrille Hurstel.
En Germanio ekzameniĝis 4 kandidatoj je nivelo C1 kaj 4 je nivelo B2. Laŭnaciece ili estis germanoj, hungaroj, nederlandano kaj belgo. La sesion gvidis Zsófia Kórody, asistis Christof Krick. Laŭ la plej freŝa statistiko ĝis nun 332 kandidatoj el 39 landoj submetiĝis al la ekzamenado. Okazis grava ŝanĝo en la ranglisto, kie FRANCIO transprenis la gvidan rolon antaŭ Brazilo. Nun Francio havas 61 ekzameniĝintojn kaj en la poentokolektado ĝi akumulis 160 poentojn. Brazilo, la dua lando de la ranglisto, kun 51 diplomitoj havas 106 poentojn.La konkurado daŭros inter la du landoj, ĉar komence de majo en franca Greziljono ekzameniĝos ĉ. 30 kandidatoj, ĉefe francoj. Brazilo pretiĝas jam nun reakiri sian pozicion. En julio en Braziljo kaj São Paulo / San-Paŭlo antaŭvideblas ĉ. 80 ekzameniĝoj.
Vidu en la ekzamenkalendaro kie estos la sekvaj ekzamenoj. (Foto: Bruno Flochon)

Esperanto-France finance subtenos la KER-kandidatojn Al la listo Du novaĵoj el Poznan

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.