Novaĵoj

Grandega festo honore al Claude Gacond

Kategorio: Movado; Dato: 2011-08-31 12:43:40

Honore al la 80-jara naskiĝdatreveno de la fama kaj meritplena svisa Esperanto-pedagogo Claude Gacond la 27an de aŭgusto 2011 Svisa Esperanto-Societo (SES) organizis festotagon.
La ceremonio okazis en la Urba Biblioteko de La Chaux-de-Fonds, kie la centro de dokumentado kaj riĉega Esperanto-librokolekto (CDELI) lokiĝas kaj kie Claude Gacond de 50 jaroj kiel unu el la fondintoj ankaŭ nuntempe aktivas.
La pli ol 100-persona festantaro venis el 10 landoj. Claude Gacond estis salutata de la prezidanto de la urba ekzekutiva konsilio Pierre-André Monnard kaj de la direktoro de la biblioteko Jacques-André Humair, kiu elstarigis la plurjardekan sindediĉan laboron de Claude Gacond por CDELI. Iliajn franclingvajn paroladojn interpretis al Esperanto Brian Moon kaj István Ertl.
Probal Dasgupta, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio reprezentis ne nur UEA, sed ankaŭ sian landon, Baraton, kiu tra la personeco de Gandhi kaj Edmond Privat forte ligiĝis al la agado de Gacond.
Reinhard Haupenthal, redaktinto, faris laŭdacion al Claude Gacond kaj Imri Haupenthal, la eldonistino, transdonis publike la unuan ekzempelron de la fest-libro, kompilitan honore al la jubileulo el artikoloj de dudeko da fakuloj. Pri la libro Instrui - Dokumenti – Organizi vidu la prezenton en nia KATALOGO.
El la disĉiploj de Claude Gacond, staĝintaj en la 70-80aj jaroj en Kultura Centro Esperantista (KCE), tiam gvidata de Gacond, Katalin Kováts, Ilona Koutny kaj Tomasz Chmielik kortuŝe parolis pri siaj memoraĵoj la signifo de la staĝoj kaj la ebloj, kiuj siatempe estis donitaj al esperantistoj el socialsimaj landoj kaj kiuj malfermis por ili vojojn al mondskalaj agadoj. 

Katalin Kováts transdonis al la jubileulo valoran donacon: dudekon da originalaj leteroj kaj dokumentoj, korespondaĵojn inter Andreo Cseh, Julia Isbrücker kaj Edmond Privat.
La serio de paroladoj estis kunligita de muzikpecoj danke al la Svisa Esperanto Koruso kaj al aliaj muzikistoj.
Okaze de la festotago Claude Gacond estis intervjuita de loka radio. Lundon la 29an de aŭgusto en "L'Impartial" aperis pozitiva artikolo kun foto, ambaŭ anoncitaj sur la titolpaĝo.
La oficialan festotagon sekvis semajnfina, plurtaga programo organizita de Claude Gacond en La Sagne, proksima vilaĝo, kie li agadis kiel instruisto. Kadre de la amika kunveno Georgo Handzlik el Pollando prezentis sian monodramon pri Zamenhof, malnovaj amikoj kaj kolegoj renkontiĝis kaj interŝanĝis siajn memoraĵojn, okazis agrabla promenado laŭ la malnovaj spuroj en Ĵuraso.

La prezenton de la festolibro  "Instrui Dokumenti Organizi" vi povas vidi en nia KATALOGO

Vi povas lasi gratulvortojn en la honorpaĝo dediĉita al Claude Gacond en la PANTEONO.

Raportis: M. Grosjean - K. Kováts

Sur la foto de K. Kováts: Irmi Haupenthal, Claude Gacond kaj Mireille Grosjean.

Nova sekcio: FILMEJO Al la listo Civilsocia Platformo pri Multlingveco plurfoje pozitive referencas al Esperanto

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.