Novaĵoj

Nova sekcio: FILMEJO

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-09-02 22:16:51


Ni kun ĝojo anoncas al vi, ke ni lanĉis novan sekcion en la Biblioteko. La FILMEJO estas la loko, kiun ni kreis kiel definitivan spacon por edukcelaj kaj Esperanto-temaj filmoj. La plenigo de la FILMEJO jam komenciĝis, cento da materialoj (propraj kaj pretigitaj de aliaj) atendas prilaboradon. Krom ili ni volonte akceptas ankaŭ viajn proponojn pri prezentindaj eroj.

Ni mem ne alŝutas la filmojn al la paĝaro edukado.net, sed kreas ligojn al ili kaj tra mallonga prezento informas la uzantojn pri iliaj valoro, uzeblo kaj disponigas rapidajn serĉeblojn.
Kompreneble, kiel ĉie en la paĝaro, viaj komentoj kaj opinioj pri la unuopaj eroj estas tre bonvenaj. 

Bonan spektadon en la FILMEJO deziras al vi: Katalin Kováts, redaktoro.

KER-atestiloj el la manoj de itala vic-ministro Al la listo Grandega festo honore al Claude Gacond

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.