Novaĵoj

KER-atestiloj el la manoj de itala vic-ministro

Kategorio: Movado; Dato: 2011-09-04 00:26:33

                                                 ***

Dum la 78a Itala Kongreso (kie okazis ankaŭ KER-sesio) Katalin Kováts, en la ĉeesto kaj asistado de la itala vicministro de transporto Bartolomeo Giachino, transdonis al Giuseppe kaj Ursula Grattapaglia iliajn kaj 77 aliajn brazilajn KER-atestilojn. La gesinjoroj Grattapaglia post kelkaj tagoj alvenos kun la dokumentoj al Brazilo, kaj transdonos kvindekon da ili en São Paulo kaj kunportos la ceterajn al urbo Braziljo, kie kadre de festo ricevos siajn atestilojn la sukcesintoj de la somera sesio.  

Pri la enmanigo de la dokumentoj pretiĝis amatora filmeto, kiu spekteblas en nia nova sekcio FILMEJO

Gratulojn al ĉiuj sukcesintoj!

Francujo importas de Brazilo lernolibrojn de Esperanto Al la listo Nova sekcio: FILMEJO

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.