Novaĵoj

edukado.net estas bonfara fondaĵo - deklaris la nederlanda impostservo

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-10-03 12:18:47

Ni informas vin ke la Fondaĵo edukado.net ricevis de la nederlanda ŝtato tre pozitivan, kaj valoran oficialan agnoskon pri tio, ke ĝi estas ANBI-organizaĵo, kiu celas la ĝeneralan socian bonfarton.

La konsekvenco de tiu agnosko estas, ke

1) donacintoj ekde januaro 2010 sian donacon rajtas subtrahi el sia imposto
2) edukado.net ne bezonos pagi imposton post heredita sumo
3) se edukado.net subtenas nederlandan organizaĵon aŭ privatulon, tiu ne bezonas pagi imposton pri tiu sumo
4) en certaj cirkonstancoj edukado.net rajtas laborigi nederlandan volontulon kies laboron la ŝtato pretas pagi, kaj tiun pagon la persono rajtas gardi por si mem aŭ sen impostdevoj pludonaci al la fondaĵo.

Tiuj tre bonaj novaĵoj povus helpi en la laboro kaj projektoj de edukado.net, kondiĉe ke troviĝos nederlandanoj kiuj emas kaj povas partopreni en la listigitaj kaj favore traktataj agoj. 

Lerni, spertiĝi kaj postkurse turismi sur Esperanto-Insulo Al la listo FESTU kun ni - Nia nova paĝaro estas unujara

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.