Novaĵoj

MUZAIKO pri la KER-ekzamenoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-10-08 21:26:42

Ĉu vi konas la retradion Muzaiko? 

Se ne, nun estas duobla kialo dum la tuta dimanĉo kaj poste mardo aŭskuslti ĝin. Veronika Poór dum la Itala kongreso - kie ankaŭ ŝi mem trapasis la KER-ekzamenojn - faris intervjuon kun Katalin Kováts pri la ekzamensistemo kaj ties funkciado, celoj, atingaĵoj ktp. La intervjuo, post zorga teknika prilaboro de RIKKER Bálint pretiĝis kaj aŭdeblos en du partoj dimanĉon kaj mardon, en ĉiun trian horon ekde la 0a horo. En la posta tempo ĝin eblos trovi en la dosierujo. (Vidu la ligon sube)

Bonan aŭskultadon ĉe la tutempa tutesperanta tutvolontula retradio Muzaiko.

Jen la programo de mardo, la 11a de oktobro 2011

00:00-01:00 UTC: Esperantistoj aktivas prezentas intervjuon kun Katalin KOVÁTS pri la novtipaj lingvoekzamenoj de UEA-ITK, bazitaj sur la Komuna Eŭropa Referenckadro  (dua parto)
01:00–02:00 UTC: TEJO Tutmonde prezentas intervjuon de Dan Mrázek kun la novelektita prezidento de TEJO, Łukasz Żebrowski
02:00–03:00 UTC: El la arĥivejo de Radio Verda Jessica Grasso elektis por vi interesaĵojn pri hundo
kaj tiuj 3 horoj ripetiĝos dum la tuta tago, do, je la 5a, 8a, 11a, 14a, 17a, 20a, 23a horoj laŭ la nederlanda horzono. 

Post la elsendotago ĉiujn dek elsendojn vi povas nun aŭskulti en la DOSIERUJO

International communication - international languages Al la listo Premio pro universitata agado pri interlingvistiko

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.