Novaĵoj

KER-ekzamenoj: kalendaro, helpkampanjo, unuaj sesioj

Kategorio: Movado; Dato: 2011-12-01 13:58:39

Ni informas vin ke pli-mapli pretas la kalendato de la sekvontjaraj KER-ekzamenoj.

La plej grandan partoprenon ni atendas en la Tutmonda Skriba Ekzameno al kies organizo en ajna loko eblas ankoraŭ kandidatiĝi. Vidu la kondiĉojn kaj la jam aliĝintajn urbojn

La du plej proksimaj ekzamensesioj estos en Brazilo dum la 47a landa kongreso kaj en februaro en Ĉinio fine de la 4-semajna intensa kursaro sur la Esperanto-insulo.

Por ke en Ĉinio kiel eble plej multaj azianoj povu ekzameniĝi ni bezonas financan subtenon por povi stipendii la plej diligentajn studentojn de la intensa kursaro. Je B1 nivelo 34, B2-nivelo 38 kaj C1-nivelo 42 eŭrojn kostos por ĉino aŭ alia azia kandidato la trapaso de kompleksa ekzameno.  

Ni lanĉos similan kampanjon ankaŭ por helpi al vjetnamaj kandidatoj dum UK en Hanojo. 

Se iu povas subteni ekzameniĝon de iu partoprenanto, bv. kontakti Katalin Kovats por pliaj detaloj. 

Jam 124 personoj el 26 landoj sur la Esperanto-Insulo Al la listo JoMo: Trapasu-pasu-pasu la KER-ekzamenon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.