Novaĵoj

Retpaĝo de la Pola Prezidanteco en la Eŭropa Unio pri Zamenhof

Kategorio: Movado; Dato: 2011-12-16 14:48:02

Okaze de la 152-a naskiĝdatreveno de Ludoviko Zamenhof, en la retpaĝo de la Pola Prezidanteco en la Eŭropa Unio aperis, teksto kiu rememorigas la kreinton de la Internacia Lingvo.

La teksto aperis en la pola, angla, franca kaj germana lingvoj (ĉiuj lingvaj versioj de la retpaĝo) kaj sub ĉiu el tiuj versioj aperas ankaŭ la sama teksto en Esperanto.

http://pl2011.eu/content/152-rocznica-urodzin-ludwika-zamenhofa
http://pl2011.eu/en/content/152nd-anniversary-birth-ludwig-zamenhof
http://pl2011.eu/fr/content/152eme-anniversaire-de-la-naissance-de-ludwik-zamenhof
http://pl2011.eu/de/content/152-jahrestag-von-ludwik-zamenhof

Temas pri la dua priesperanta teksto publikigita en tiu ĉi retpaĝo. La unua aperis la 26-an de julio, okaze de la datreveno de la publikigo de la Unua Libro, eldonita en Varsovio. 

Informis pluraj fontoj: 

s-ro Eduardo KOZYRA, vicprezidanto de la pola societo "Eŭrope Demokratio Esperanto" (EDE) kaj 

Paweł Fischer-Kotowski, ĝenerala sekretario de PEA, komitatano A por Pollando

Kultura vojaĝo al Vjetnamio Al la listo DANKON! DANKON! DANKON!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.