Novaĵoj

Edukado.net daŭre bezonas vian financan subtenon

Kategorio: Edukado; Dato: 2009-11-19 18:16:11

Estimataj membroj de edukado.net, subtenantoj de la paĝaro

Post la alveno de ĉiuj jarfinaj konteltiroj, ni fine sukcesis kunmeti la financan raporton pri la monkolekta kampanjo, kiun edukado.net lanĉis la 22an de majo 2009, kun la celo ebligi la rekonstruon de la endanĝerigita paĝaro. Kiel ni plurfoje raportis en komunikleteroj kaj daŭre publikigis sur la paĝaro, la kampanjo montriĝis tre sukcesa. Tiom, ke laŭ la promesitaj sumoj foje ni eĉ sentis nin atingintaj la celsumon. Tiu nun, post la kontrolo de la konteltiroj pri la vere ĝiritaj monsumoj, estas ankoraŭ « nur tre proksima », sed tute atingebla.

Mi, kiel redaktoro de la paĝaro kaj estrino de la dume kreita Fondaĵo edukado.net, tutkore dankas al ĉiuj, kiuj helpis krei novan perspektivon. Per ilia donaco ili ebligas ne nur savi la valoraĵojn, sed ankaŭ krei iun novan kaj tre modernan ilon, kiu servos nian valoran eduklaboron.

La Fondaĵo edukado.net okazigos sian estrarkunvenon fine de marto kaj post ĝi publikigos sian detalan raporton pri la pasinta jaro kaj prezentos la planojn por la sekva periodo. Fine de marto, ankaŭ pri la nova paĝaro ni havos jam publike montreblajn rezultojn, kaj eĉ tio imageblas, ke kelkaj partoj tiam jam funkcios. La planado komenciĝis en februaro, la konstrulaboro en julio 2009, kaj ĉio progresas bone. Nia jam havas la novan platformon kaj la aspektigon de la tuta paĝaro kaj de la plej gravaj moduloj. Funkcias la mesaĝsistemo, la kontakt- kaj rekomendformularoj, la protektosistemo kontraŭ trudmesaĝoj, la paĝarmapo, printebla versio de la paĝaro, reklammodulo, gastolibro, uzantoserĉila modulo, novaĵmodulo. Estas solvita la transigo de ĉapelitaj literoj, estas ellaborita la serĉsistemo. Ni nun laboras pri la mesaĝsistemoj, pri la moduloj Katalogo kaj Lerniloteko, transportado de la datumoj de la malnova retejo kaj okupiĝas pri la kreo de forumoj, konstruo de mondmapo kaj listo pri kursoj, E-lernejoj kaj E-instruistoj. Ni antaŭvidas ankoraŭ kelkmonatan intensan laboron ĝis ni povas fermi la nunan retejon kaj paŝon post paŝo malfermi la modulojn sur la lanĉita nova retejo.

Laŭplane la necesa monsumo por la rekonstruo de la paĝaro estis ĉ. 35 mil eŭroj. La kreo de la fondaĵo kaj tiel jura bazo de la paĝaro, la posedo de bankokonto donas neeviteblajn aldonajn administrajn kostojn. Novaj ideoj kaj ties efektivigo (kiel ekzemple la reta trejnado de Esperanto-instruistoj) vastigas la eblojn por bone uzi eventualajn pliajn subtensumojn.

Tial ni daŭre akceptas donacojn kaj heredaĵojn.

Ĝis la 31a de decembro laŭ diversaj kanaloj (PayPal, UEA-konto, bankkonto, kontanta mono ktp) atingis nin nete entute: 32733,36 eŭroj senditaj de 217 fontoj, el kiuj nur 6 estis asocioj, kluboj aŭ aliaj fondaĵoj. La cetero venis de individuoj. El inter la donacintoj ni nomas «sponsoroj» 15 subtenintojn, kiuj ĝiris 500 aŭ pli da eŭroj. Tiuj sponsoroj ricevas detalan raporton kaj havos apartajn rajtojn kaj plifaciligojn en la nova paĝaro. Se aliaj subtenintoj volas havi raporton, tiuj devas aparte peti ĝin ĉe la redakcio.

La listo de la donacintoj ĝis nun estis legebla en la retejo; ĝi aŭtomate kreiĝis per programo tuj post la ĝiro de PayPal-donacoj. La aliajn donacojn ni mane aldonis, helpe de alia programo, kaj ili kune kreis sur la paĝaro la sekveblan kaj por la redaktoro ne manipuleblan tabelon. Tiel ni volis garantii la purecon kaj travideblecon de la monkolektado. Ekde nun aperas ankaŭ la laŭ la konteltiroj farita listo kaj kalkulo. Bonvolu rigardi ĝin kaj la donacintoj serĉu sian nomon kaj kontrolu la sumon. Se iu rimarkas malĝustaĵon, bv tuj anonci tion al la redaktoro. Se iu ne volas aperi en la publika listo, tiu povas peti, ke la nomon ni malkaŝu sub la vorto ‘Anonima’ kaj restu tie nur la komencliteroj de la nomo.

Dankante vin pro via atento kaj fido, deziras al ĉiu plian sukcesan laboron:

Katalin Kováts, redaktoro de edukado.net

Dezirantoj ankoraŭ helpi trovas indikojn pri la pagebloj ĉi tie.

Forpasis Maŭro La Torre Al la listo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.