Novaĵoj

Jam 125 KER-ekzamenitoj en Francio

Kategorio: Movado; Dato: 2012-04-23 07:29:41

Post laboriga kaj en programoj riĉa preparsemajno duan fojon okazis KER-sesio en la Kulturcentro de Greziljono (Francio).
La kursojn, dum kiuj la partoprenantoj trejniĝis pri lingvo kaj kulturo kaj intense preparis sin al la ekzameno, gvidis Christophe Chazarein (FR) kaj Zsófia Kóródy (DE).
La ekzameno okazis la 20-21-an de aprilo sub la gvido de Zsófia Kóródy kaj François Lo Jacomo.
Laŭnivele temas entute pri 22 kandidatoj, el kiuj 20 trapasis la kompleksan ekzamenon (kaj la skriban kaj la parolan partojn), dum du personoj ekzameniĝis nur parole.
La plej populara estis la B2-nivelo kun 11 kandidatoj, ĝin sekvis B1-nivelo kun 6 kaj C1-nivelo kun 5 personoj.
Laŭ la nacieco preskaŭ ĉiuj ekzameniĝintoj estis francoj, krom unu kandidato, loĝanta en Svislando.

Sekve de tiu ekzameno prepariĝas interesaj ŝanĝoj en la monda statistiko
La ĝis nun gvidanta Brazilo kun 130 ekzamenoj estas perdonta sian lokon, ĉar por la tutmonda ekzamenkampanjo jam aliĝis kvindeko da kandidatoj en 9 diversaj francaj urboj, dum en Brazilo estas antaŭvidataj nur unu aŭ du lokaj sesioj. 

La sekva ekzamensesio okazos fine de aprilo en Bydgoszcz, Pollando, kadre de AIS-studsesio, kie trapasos B2-ekzamenojn 10 kandidatoj el Kazakio. 

TEJO subvencias la KER-ekzamenitojn Al la listo Bondeziru al la malsana Marjorie Bulton

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.