Novaĵoj

Oficiala varbanonco de la Univ. de Amsterdamo por profesora posteno pri Interlingvistiko kaj E-o

Kategorio: Movado; Dato: 2012-11-12 08:44:55

La dekanejo de la Fakultato pri Humanismaj Sciencoj de la Universitato de Amsterdamo ĵus enretigis la definitivan tekston de la varbanonco por speciala profesoro pri interlingvistiko kaj Esperanto.  

Jen la cirkulero de Wim Jansen kun la necesaj informoj. 

Sur la paĝoj 2 kaj 3 de la dokumento vi trovas ankaŭ la esperantigitan tekston kaj sur la paĝoj 4-5 eblas legi la anglan tradukon. 

La limdato por reagi al la varbanonco estas la 5a de januaro 2013. 

La retligoj al la du aperintaj anoncoj estas:
Bijzonder hoogleraar Interlinguïstiek en Esperanto Faculteit der Geesteswetenschappen -
Amsterdam — AcademicTransfer

kaj
http://www.uva.nl/over-de-uva/werken-bij-de-uva/vacatures/item/12-256.html
 

La 17an de novembro 2012 aperis la varbanonco pri la Amsterdama katedro en la tutlanda gazetaro. Jen la anonco, kiu aperis en De Volkskrant.

Raporto pri la tria agado de Scio Sen Bariloj (SSB) en Kotonuo, Benino, novembre 2012 Al la listo Saluto al la 1-a Internacia Esperanto Lernejo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.