Novaĵoj

Ĉu vi havas demandojn?

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-03-05 09:07:26

Ni estas laborantaj por krei grandan retan ludon por edukado.net.

Per la ludo la partoprenantoj kolektos poentojn kaj ĉiumonate kaj fine de la jaro ni premios la gajnintojn. Oni povos respondi tage maksimume tri demandojn kadre de Esperanto, en tri kategorioj: lingvo, kulturo kaj movado. Por fari la ludon pli interesa estos eblo duobligi la poentojn aŭ perdi ĉion de la koncerna tago, do fakte krom la amuziĝo klaj kleriĝo estos riskoj en la RISKO-ludo. 

La programistoj jam laboras kaj mi mem estas kompilanta la demandojn. Momente 300 demandoj pretas kaj estas enretigitaj, sed se troviĝos iu kiu diligente ludos kaj venos ĉiutage, ni bezonos ĉ. 1100 demandojn por la tuta turno, ĉu ne? Do, mi volonte havos vian helpon kaj invitas vin kontribui per propraj demandoj. (La kunlaborantoj havos la ŝancon dum la ludo ricevi propran demandon kaj espereble scii la respondon :-))

Mi speciale bezonas demandojn pri ekstereŭropaj kulturaj kaj movadaj temoj, ĉar en tiu kampo mi malfortas. Tre bonvenas demandoj ankaŭ pri la naciaj movadoj kaj Esperanto-eventoj, gravaj personoj ktp.  

La formo de la demandoj devus esti la sekva:

Unua linio: demando, kompletigenda frazo, kontinue skribita, sed ne pli longa ol 180 signoj. Sekvaj linioj, sen libera linio post la demando-linio, en apartaj linioj la eblaj respondoj, maksimume 6.  Antaŭ la ĝusta respondo (kiu povas esti nur UNU) bv. meti ikson (X). La pliaj demandoj venu kun unu libera linio, sed sen ajna indiko de nombroj. Do, ne aldonu kioma demando estas.  Jen ekzemplo pri la eblaj formoj:

 

 

 

 

 

 

La demandojn bv. sendi al la adreso redaktanto(ĉe)edukado.net kun la temindiko: Demandoj por la RISKO-ludo.

Antaŭdankon por via helpo, amike, Katalin Kováts 

Vidu la aktualajn novaĵojn, staton kaj ĝisnunajn helpantojn en la FORUMO.

Heidi Goes denove en Azio Al la listo Metodika seminario dum la 46a ILEI-konferenco

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.