Novaĵoj

Forpasis Maŭro La Torre

Kategorio: Movado; Dato: 2010-03-31 14:41:36

Maŭro La TorreLa 25an de marto, malfruvespere, pro nekuracebla malsano mortis en roma malsanulejo Mauro La Torre, eksa prezidanto de ILEI, akademiano, konata esperantologo kaj aktivulo en instruaj medioj. La novaĵo ankoraŭ peze plenigas nian koron, paralizas manon kaj cerbon listigi la faritaĵojn kaj meritojn, verki oficialan nekrologon. Nun estas la temp' por plori, memori, kondolenci. Ni al ni ĉiuj kaj al lia kara familio, karaj edzino kaj filino Laŭra, 15-jara denaska esperantistino.

27a de marto 2010 - Mesaĝo de Anna Löwenstein kaj Renato Corsetti el Romo

Mi kaj Renato ĵus revenis de ceremonio honore al Maŭro en salono ĉe la Tria Universitato de Romo, kie li laboris. La salono, sufiĉe granda por du- aŭ tri-cent homoj, estis plenplena, kaj homoj staris ankaŭ laŭ la flankoj. Ĉar Maŭro ankoraŭ laboris, ĝis li malsaniĝis fine de la pasinta jaro, ĉeestis ne nur liaj kolegoj sed ankaŭ studentoj. Parolis pluraj kolegoj el la universitato kaj Asocio de Demokrataj Instruistoj, dum Renato parolis por la esperantistoj kaj priskribis (en la itala) lian Esperantan laboron. Renato aparte menciis la amason da kondolencaj mesaĝoj, kiuj venas el la tuta mondo, ne nur el eŭropaj landoj, sed ankaŭ el Kongo, Ĉinujo, Brazilo, Kolombio, Vjetnamujo, Usono kaj aliaj. Maŭro estis tre juna, nur 63-jara, do la okazo estis tre emociiga. Estis aparte ŝoke vidi antaŭ ni lian ĉerkon, ĉar ĉerko certe estas koncepto, kiun oni neniam imagis kunligi kun Maŭro. Ĉeestis kompreneble ankaŭ lia edzino, Margherita, kaj lia 15-jara filino Laŭra. Laŭra parolas Esperanton denaske, kaj deziras pluokupiĝi pri Esperanto post la morto de sia patro.

Bonvolu aldoni viajn kondolencajn vortojn ĉe la blogo ĉe Ipernity.

Aperis la dua volumo de la brazila lernolibro Al la listo Edukado.net daŭre bezonas vian financan subtenon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.