Novaĵoj

Denove provadas ĝeni nin trudmesaĝulino

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-04-29 17:36:07

Mi atentigas vin ke al la paĝaro aliĝadas virino (Kate, Baby ktp)  kiu - eĉ se skribas en relative bona Esperanto - celas ne prilingvajn kontaktojn, sed evidente temas pri sekso. 

Ni jam likvidis ŝian ses diversajn kontojn kaj blokis 2 IP-adresojn, tamen ŝi povas sukcesi en iu momento mesaĝi al vi ene de la interna mesaĝilo. Tio ne malkaŝas al ŝi viajn datumojn, nek la veran retadreson, sed ni tamen petas vin NE RESPONDI al ŝiaj mesaĝoj, ne eniri ajnan korespondadon por ke ŝi baldaŭ perdu la esperon kaj ĉesu aliĝadi al la retejo.

Ni estas kaj restas tre atentemaj kaj likvidas ŝin regule. Ekuzi la internan mesaĝilon bonŝance eblas nur post dutaga membreco, kaj tio devus sufiĉi malhelpi ŝin. 

Ni esperas, ke neniu estos ĝeneta de ŝi.

Amike, Katalin

 

Nova ludmonato kaj la unua gajninto de RISKO Al la listo Denove sukcesa KER-sesio en Greziljono

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.