Novaĵoj

La RISKO-gajninto de majo 2013

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-06-01 00:11:08

 

 

 

 

Mi kun ĝojo komunikas al vi, ke ĝis nun al la ludo aliĝis entute 378 ludantoj, kaj el ili en majo ludis 217 personoj.

La gajninto de la maja RISKO-ludo estas Paweł Fischer-Kotowski. La juna pola esperantisto brile (kaj rapide :-)) ludis, ĉiun tagon de la monato, ne perdinte sian gvidan pozicion.

Lin diligente sekvis dekoj da aliaj ludantoj, kiuj kelkfoje - ne nepre pro nescio, sed pro malbonŝanco - perdis siajn poentojn. La teamon tre ĝojigas la persistemo de la  ludantoj, al kiuj ni deziras multe da bonŝanco por la sekva turno.

Pawel jam elektis sian donacon, la elektronikan jarabonon de la revuo Beletra Almanako kaj ofertis  donacon al la sekvaj ludantoj. Vidu la Donacopaĝon

Ni dankas ĉiujn, kiuj signalis ĝis nun kelkajn misaĵojn, ekz. tajperarojn, aŭ  sugestis modifojn en la programo. Bedaŭrinde dum kelkaj monatoj ne eblos ŝanĝi ion ajn en la ludo, sed ni diligente notas la proponojn. 

Ni esperas, ke aliĝos al la ludo pli kaj pli da riskemuloj. Invitu viajn amikojn!

Opiniojn vi povas lasi en la FORUMA spaco de la ludo, kaj finance subteni la paĝaron aŭ rekte la pliperfektigon de RISKO vi povas tra la Subtenpaĝo.

Denove gratulojn al Pawel kaj al ĉiuj diligentaj ludintoj de majo.

Bonvenigas vin por nova turno,

Katalin Kovats, redaktoro 

   

Hodiaŭ per skajpaj sesioj komenciĝos la Dua Tutmonda Ekzamensesio Al la listo Maratona kurado de esperantistoj subtenindas

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.