Novaĵoj

Bilanco post la Dua Tutmonda KER-ekzameno

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-06-10 22:55:02

Katalin Kováts, redaktoro de www.edukado.net - simile al la pasinta jaro - denove sukcesis kunlaborigi ĉ. 70 personojn el 16 landoj por okazigi samtempan ekzamensesion tra la tuta mondo.

Al la ekzameno aliĝis 250 kandidatoj, el kiuj fine ekzameniĝis 243. Unu polo kaj 6 rusoj ne aperis en la indikita tempo.

La kampanjon partoprenis 24 urboj, laŭalfabete: Arras 17 - Avinjono 8 - Berlino 7 - Bonaero 7 - Gento 12 - Helsinko 8 - Kalio 8 - Kuritibo 13 - Chaux-de-Fonds 9 - La Roshe-sur-Yon 13 - Limoĝo 12 - Liono 9 - Maceio 11 - Managvo 7 - Malmo 5 - Moskvo 14 - Parizo 9 - San Francisko 7 - Senta 9 - Tecámac 36 - Tijuana 4 - Tokio 5 - Tuluzo 8 - Varsovio 5.
La plej multe da kandidatoj varbiĝis denove en la meksika urbo Tecamac. Ni nur kun admiro sekvas la fruktodonan laboron de la loka esperantista teamo.

En ses lokoj okazis ne nur skriba parto, sed helpe de skajpo, eblis ankaŭ trapasigi la parolan parton de la ekzameno. Por tio ĉiuurbe kunligiĝis la ekzamenloko kaj du ekzamenantoj el diversaj landoj. La lokajn teknikaĵojn kaj sekurecon prizorgis la organizantoj, dum la ekzamenantoj laboris el sia hejmo. Tiel eblis ekzemple ekzameni 15 meksikanojn, kun kiuj Katalin el Hago, Márta Kovács el Budapeŝto, alifoje Petra Smidéliusz el Bonaero sidis ĉe la komputilo. Skajpekzamenis ankoraŭ aliloke Renato Corsetti, Zsofia Kóródy kaj el Liono surloke ankaŭ Mirejo Grosjean. En La Chaux-de-Fonds kaj Tuluzo tiaj sesioj okazos post 1-2 semajnoj.
Krom kelkaj etaj teknikaj defioj kaj malkonektiĝoj la skajpa ekzameno mem teknike tute bone “ekzameniĝis”, kaj tio malfermos novajn eblojn por la okazigo de kompleksaj ekzamenoj tra la mondo sen vojaĝigo de la ekzamenantoj.

La testojn oni skribis en du geografiaj blokoj, eŭropanoj kune kun japanoj, kaj usonanoj kune kun latinamerikanoj. Ni uzis du seriojn el ĉiuj tipoj kaj niveloj, entute 12 testojn. Aldone je ĉiu nivelo ni devis pretigi grandliterajn versiojn por la anoncitaj vidhandikapaj kandidatoj. 

Ĉi-jare ankaŭ en la sendado de la dokumentoj estis novaĵoj. En Usono kaj Latin-Ameriko en tri diversaj lokoj oni produktis la materialojn surloke kaj tiel ĉefe enlande sendis la kovertojn al la adresatoj. Ĉiuj aliaj testkovertoj kaj pakaĵoj estis pretigitaj en Hago kaj senditaj el Nederlando. La materialoj – krom tiu de Rusio - atingis siajn celojn ĝustatempe. Por Moskvo necesis apliki B-planon, lastmomentan elektronikan sendadon.

Por tiu ĉi sesio estis kompilitaj proksimume 200 paĝoj da testoj. Bedaŭrinde - pro aliĝo de kandidato, kies artikolo origine enestis en iu testo - necesis lastmomente ŝanĝi la materialojn. Tial ĉe la enpaĝigo enŝteliĝis 3 eraroj en la koncernan dokumenton. La misnumerigadon de du taskoj, helpe de la surlokaj gvidantoj, en ĉiu loko oni flekse kaj rapide solvis, ĝi kaŭzis problemojn - aŭ pli precize vekis akrajn kritikojn - nur inter kelkaj junaj kandidatoj de Varsovio kaj Berlino. Bedaŭrinde iliaj mokaj komentoj en Facebook celis ne la perfektigon de la sistemo, sed demoraligon de la ekzameno. La problemo estos raportita al ITK.

La tutmonda kunagado ankaŭ ĉi-jare altiris la atenton de la ekstermovadaj novaĵservoj, en pluraj lokoj ĵurnalisto vizitis la ekzameniĝantojn, kaj sekve de tio unu post la aliaj aperadas pozitivaj artikoloj pri Esperanto post la evento.

En kelkaj urboj ni sukcesis atingi, ke altrangaj lokaj honoraj gastoj estis enplektitaj en la proceduron, ekz. en Liono la vicurbestro ricevis kaj mem portis la testojn al la ekzamenloko, poste eĉ ĉeestis la festan restoracian manĝon, kiun la trapasintoj okazigis. En aliaj urboj universitataj profesoroj, lernejaj direktoroj, bibliotekestro kaj direktoro de socia organizaĵo subtenis la aranĝon per sia ĉeesto kaj kunlaboro.

La pretiĝo al la ekzameno por la partoprenintoj signifis sisteman kaj seriozan lernadon de la lingvo. La komuna sperto de la ekzameno fortigas la komunumojn kaj donas okazon je fiero.
Katalin Kováts, la organizianto nun administras la sesion, kolektas per enketilo la surlokajn spertojn kaj pretigos detalan analizon kun notoj pri la plibonigendaj eroj de la aranĝo.

La testpakaĵoj jam survojas al Budapeŝto, kie en junio kaj julio okazos la korektado kaj taksado. La unuaj rezultoj kaj atestiloj atendeblas dum UK, en Rejkjaviko, kie, verŝajne, la du direktoroj de la Budapeŝta Lingvocentro mem enmanigos la dokumentojn al la ĉeestaj kandidatoj aŭ iliaj reprezentantoj.

Pri la evento pretiĝas resumpaĝo kun ligoj al rilataj filmetoj, artikoloj, listo de kunlaborintoj, statistiko kaj eblo por aldoni komentojn. La paĝo troveblas sub la nomo: Dua Tutmonda KER-sesio.

La organizanto kore dankas siajn kolegojn de la prepar- kaj ekzamenanta teamo kaj ĉiujn lokajn kontribuantojn, sen kiuj ne eblintus tiu granda, tutmonda aranĝo. Same korajn dankojn ŝi sendas al ĉiuj, kiuj esprimis siajn gratulojn kaj aprecis la faritan laboron.

Katalin Kováts 

Stipendioj anoncataj por instruista trejnado Al la listo Hodiaŭ per skajpaj sesioj komenciĝos la Dua Tutmonda Ekzamensesio

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.