Novaĵoj

Alvoko al esplorprojekto por lingva justeco

Kategorio: Movado; Dato: 2013-06-30 08:12:07


 

 

 

 

 

 

La Esperantic Studies Foundation kune kun la Instituto pri publika ekonomiko de la Universitato Humboldt de Berlino, la Instituto pri anglaj studoj de la Universitato de Lepsiko kaj la Departemento de germanaj studoj de la Universitato Sophia de Tokio serĉas kunlaboranton por esplorprojekto pri  internacia taksado de lingva justeco, lingva demokratio kaj lingvaj rajtoj.

1. Taskoj
La kandidato devos pretigi raporton kies enhavo estas:
● Profunda komentita bibliografio de la faka literaturo pri la konceptoj de “lingva justeco”, “lingva demokratio”, kaj pri la sociaj, praktikaj kaj ekonomikaj aspektoj de lingvaj rajtoj. Aparte grave estas klarigi la implicojn de tiuj konceptoj por lingva politiko kaj planado.
● Priskribo de la plej gravaj kolektoj aŭ sistemoj de indikiloj por taksi (prijuĝi) lingvajn politikojn aŭ kolektoj de ne-lingvaj indikiloj kiuj tamen tuŝas aŭ rilatas al lingvoj.
● Priskribo de la plej gravaj datumbazoj aŭ enketoj pri lingvaj kono kaj uzado.

2. Profilo de la kandidato
La kandidato havu magistrodiplomon pri politika filozofio, politikaj sciencoj, ekonomiko aŭ socio-lingvistiko aŭ estas finanta siajn studojn en unu de tiuj kampoj. Kandidatecoj de doktorstudentoj estas aparte bonvenaj. La kandidato devas tre bone regi la anglan lingvon. Kono de aliaj lingvoj estas tre valora, prefere almenaŭ unu inter Esperanto, la franca, la germana, la itala, la hispana, la japana aŭ la rusa. La kandidato laboros sub la gvido de  scienca komitato kiu respondecas pri la projekto.

La membroj de la komitato estas

Dr-o Michele Gazzola (gvidanto),
Prof-o Renato Corsetti,
Prof-o Mark Fettes,
Prof-o Sabine Fiedler,
Prof-o Goro Christoph Kimura,
Prof-o Bengt-Arne Wickström.

3. Limdatoj
La kandidato devas sendi retpoŝte sian vivopriskribon (maksimume du paĝojn), leteron de motivaĵo (maksimume unu paĝon) kaj prefereble unu publikaĵon antaŭ dimanĉo, la 25a de aŭgusto 2013. La laboro komenciĝos en septembro 2013, intermeza taksado okazos je la ekkomenco de novembro. La kandidato sendu la finan raporton antaŭ la 15a de januaro 2014.

4. Kompenso
La kunlaboranto ricevos malnetan kompenson de 3’000 usonaj dolaroj.

5. Kontaktoj kaj informoj
D-ro Michele Gazzola, gazzola(ĉe)hu-berlin.de

James Piton el Brazilo gajnis la junian RISKO-ludon Al la listo Stipendioj anoncataj por instruista trejnado

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.