Novaĵoj

Lasta tago de la kongreso

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-07-28 11:20:59

Sabato - la 28a de julio 2013. 

Je la 10a horo komenciĝis la oficiala ferma programo de la kongreso. Mi mem ricevis la taskon en tri minutoj resumi la klerigajn kaj kapabligajn programojn de la kongreso, tial mi sidis sur la podio, inter la estraranoj de UEA. La novaj prezidanto, Mark Fettes kaj lia estraro enkondukis kelkajn ŝanĝojn en la ferma ceremonio, kaj danke al tio ne la sekretario resumis la ĉefajn okazintaĵojn, sed laŭ la strategia plano de UEA la raportoj koncentriĝis je ties 4 ĉefaj linioj: konsciigo, kapabligo, komunumo kaj kunordigo. Mian mallongan raporton pri kapabligaj aranĝoj vi povas legi ĉi tie.

Estis anoncitaj dum la fermo la diversaj distingoj kaj honorigoj, el kiuj mi menciu, ke nia frat-retejo lernu.net ricevis la premion Deguchi kaj kun ĝi 2000 eŭran donacon. Lernu.net en la sekva semajno ekhavos 150 mil registritajn uzantojn kaj kiel evidentiĝis dum la kongresaj prelegoj, baldaŭ malfermos sian tutnovan retejon, kiun ni ĉiuj tre scivole atendas jam. Gratulojn al la teamo de lernu.net.

Mark Fettes, la nova prezidanto faris sian festparladon prenante sian mikrofonon kaj alprokimiĝante al la publiko. Tiu lia alpaŝo al la ĉeestantoj estis ankaŭ simbola proksimiĝo al la membraro. Li petis la kongresanojn saluti siajn najbarojn per manpremo, kaj poste invitis ilin mallonge dividi siajn plej belajn kongresajn spertojn. Alia nova ferm-ero estis, kiu certe fariĝos tradicio, estis, ke la estraranoj de UEA post la fermo de la kongreso sur la granda ŝtuparo de la mirinda vitra kongresejo atendis la forirantajn kongresanojn, kiuj laŭvice preterpasis ilin kaj per manpremo havis okazon persone bondeziri, demandi, saluti kaj adiaŭi ĉiujn estraranon. 

Ĉar mi mem devis kuri por la festeto, dum kiu Renato Corsetti kaj mi disdonis la sesdekon da atestiloj por la ĉeestantaj preprezentantoj kaj partoprenintoj de la Dua Tutmonda Ekzamensesio, mi ne povis enviciĝi por tiu bela adiaŭo, nek fari foton pri ĝi, sed esperas ricevi de iu kaj publikigi foton al vi. 

Sur la fotoj: atestilojn transprenas por Mallely el Tecamac-Meksiko, japanaj kandidatoj kaj Margaretha por Gent-Belgio

La disdono de la atestiloj devintus okazi vendredon, sed la islanda dogano retenis la pakaĵon venintan el Budapeŝto, kaj ni ricevis ĝin kun signifa malfruo, tamen ankoraŭ lastmomente por fari feston kaj solvi la liverdadon ĉefe al niaj latinamerikaj, usonaj kaj japanaj kandidatoj. 

Ekde la 13a ĝis la 16a horo kun Kristine Tytgat ni okazigis la trian parolsesion de la KER-ekzamenoj. Post ĝi mi interŝanĝis kelkajn vortojn kun Mark Fettes kaj forlasis la kongresejon. 

Postrestas almenaŭ unutaga raportada kaj administra laboro post la ekzamenoj kaj kursoj kaj povus veni du liberaj tagoj por ripozi kaj iom turismi antaŭ ol reflugi al Nederlando, kaj de tie tuj per aŭto ekvojaĝi al la itala kongreso, kie intensa metodika seminario atendas min. Sed bedaŭrinde ankaŭ mi malsaniĝis.... do mi restas en la hotelo por raporti kaj ripozi. La sola konsolo estas ke ankaŭ la vetero ŝangiĝis kaj post la brila kaj mirinda dumsemajna vetero nun venis pluvo kaj grizo.... 

La kongresajn kurierojn vi trovas en la paĝaro de UEA

Fotojn bonvolu vidi en nia albumo.

Esperante ke pere de la iom personaj raportoj pri nia agado, mi plezurigis vin, ni kore salutas el Rejkjaviko ĉiujn,

Katalin kaj Sylvain 

Valentin Melnikov el Moskvo estas la julia gajninto en RISKO Al la listo Vendredo - plena ekzamentago en Rejkjaviko

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.