Novaĵoj

La lasta ŝanco akiri duonpreze la DVD-on de La Universala Lingvo

Kategorio: Movado; Dato: 2013-09-18 15:24:14

Restas nur du semajnoj por aĉeti la filmon La Universala Lingvo de oskar-nomumita reĝisoro Sam Green! La speciala oferto – du diskoj je la kosto de unu: 20 USD -- finiĝos la unuan de oktobro. Rapidu aĉeti la diskon por via persona kolekto kaj donacu la alian al via biblioteko, lernejo aŭ amiko!

La Universala Lingvo estas 30-minuta dokumentfilmo produktita kun la financa subteno de ESF, kiu debutis en 2011 en la festivalo Sundance kaj ricevis tre bonajn reagojn de la publiko, prezentas la historion kaj la nuntempon de Esperanto vidata per la okuloj de neesperantisto. La filmo spuras la historion de Esperanto kaj estas samtempe portreto de la hodiaŭa Esperanto-movado, en kiu la reĝisoro kunplektas intervjuojn filmitajn dum pluraj lastatempaj Universalaj Kongresoj kun trezoro de neniam viditaj arĥivaj bildoj pri Zamenhof kaj la frua Esperanto-movado. “Li kapablas diri la veron bele”, skribis Renato Corsetti pri Sam Green en recenzo pri la filmo: “Li kapablas artisme prezenti aferojn, kiuj tuj iĝas tedaj, se mi provas klarigi ilin per punktoj kaj subpunktoj. Pro tio la filmo The Universal Language prezentas la veron pri Esperanto en tre alloga maniero”, notas Corsetti.

“Pri la enhavo mi ne havas plendojn”, skribas Renato. “Tia estas la Esperanto-mondo, plena je japanaj ĵonglistoj, ridetantaj gejunuloj, strangetaj maljunuloj, hungaroj loĝantaj en Japanujo kaj svedoj kun tro longa barbo, ktp.” Apud ĉi tiuj iom pli filmecaj partoj estas eĉ tro seriozaj kontribuoj de tre konataj esperantistoj, Humphrey Tonkin, Arika Okrent kaj Renato Corsetti mem, kiuj klarigas al ĉiuj la ideajn bazojn de Esperanto kaj de la Esperanto-movado. Krome, Green meritas laŭdojn pro la esploroj, kiuj donis al li la solan ekzistantan filmeton de Zamenhof, kiu klinas sin antaŭ la publiko, kaj plurajn aliajn ĉarmajn historiajn dokumentojn. Corsetti opinias, ke la filmo The Universal Language povas konvinki homojn lerni Esperanton pli ol aliaj varbaj materialoj, kiujn esperantistoj produktis kaj produktas: “Ĝi estas realisma (ekzemple pri la rolo de la angla lingvo) sed puŝas homojn aliĝi al la ‘plibonigantoj de la mondo pro la plezuro plibonigi la mondon’”. La filmo konvinkas homojn pri la valoroj de Esperanto kaj ne tedas ilin, konkludas Corsetti.

Elĉerpaĵo de la filmo (en la angla, kun Esperantaj subtitoloj) spekteblas ĉe: http://youtu.be/HL7QtDt4tlI

La disko aĉeteblas ĉe: www.esperantodocumentary.com. La filmo mem estas en la angla, sed estas subtitoloj en 19 lingvoj (angla, bulgara, ĉeĥa, ĉina, dana, Esperanto, finna, franca, germana, greka, hispana, hungara, itala, korea, malta, nederlanda, portugala, rusa kaj sveda).

Specialaĵoj de la DVD: “Leo Sakaguchi – Denaska esperantisto”, “Jokahamaj portetoj – etendita miksaĵo”, kaj “Somernokto de Kálmán Kalocsay”.

Kunigu viajn lernantojn - TEJO-alvoko Al la listo Hungaraj Esperanto-instruistoj en la Monda Tago de Instruistoj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.