Novaĵoj

Budapeŝta aranĝo markas la Mondan Tagon de Instruistoj

Kategorio: Movado; Dato: 2013-10-06 08:45:07

Plia kunveno markas la Mondan Tagon de Instruistoj.
La hungara ILEI-sekcio speciale okazigis sian aŭtunan renkontiĝon, Pedagogia Tago, por koincidi kun la Monda Tago de Instruistoj, en la 5a de oktobro. La kunsido aprobis la rezolucion en ILEI, kio jam okazis en Rumanio kaj Pollando, kaj kies teksto estis vaste dissendita el ok lingvoj. Agado kaj renkontiĝoj okazis en almenaŭ seso da aliaj landoj. Al la aranĝo venis nur dudeko da instruistoj, sed ja el ĉiuj anguloj de Hungario.
Sametempe en Budapeŝto, multaj instruistoj venis simile el ĉiuj landpartoj por protesti antaŭ la Eduka Ministeriejo pri maltrankviligaj evoluoj en la nuna eduka sistemo en Hungario.

Nia Pedagogia Tago okazis en gimnazio Berzsenyi Dániel, kun gastiginto Kovács Márta kaj sekciestro Jozefo Németh.. La unua prezentaĵo temis pri la novaj planoj kaj strukturoj en UEA – estraro kun sub-teamoj, nova Konsilio kma. Centre estis la planoj por Aktivula kaj Instruista trejnado. Tion prezentis la vicprezidanto de la Asocio, Stefan MacGill. Lin sekvis verva skajpa prezento de Mirejo Grosjean, la prezidanto de ILEI, pri la rolo de instruistoj. Ŝi vokis el Parizo kie ŝi agas ĉe Unesko. Tuj sekvis el Hago dua perreta prezentaĵo – Katalin Kováts prezentis la novan ludon ‘Risko’ ĉe , eĉ gvidante defore vivan konkurson inter ses ĉeestintoj (ludantojn videblas sur la apuda foto). Entute la partoprenintoj miris kaj laŭdis la sukceson de ambaŭ perretaj prezentaĵoj, pruvante ke eĉ negrandaj landaj aŭ lokaj renkontiĝoj povas havi internacian karakteron.

Posttagmeze okazis prezentaĵoj de fizike ĉeestintaj personoj: Bujdosó István detalis la fakton, ke la nombro de hungarianoj, kiuj en la ĵusa cenzo deklaris sin konanto de Esperanto (ĉ. 11 mil) kvarobliĝis kompare kun la simila deklaro antaŭ dudek jaroj. Blazio Wacha esploris kelkajn rilatojn inter la nunaj ŝtataj ekzamenoj kaj la instruado de Esperanto. Vizi László prelegis pri tradukmetodikaj demandoj.

Do, ne amasa renkontiĝo, sed fake bonkvalita kaj aprezita.

Fotoj de Jozefo Németh videblas ankaŭ en nia fotoalbumo

Raportas:
Stefan MacGill
Vicprezidanto de UEA
Komisiito de ILEI pri Juna amiko kaj kurso Esperanto-etape

Stefan MacGill pri la kurso-projekto Esperanto etape Al la listo Rezolucio okaze de la Monda Tago de Instruistoj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.