Novaĵoj

UEA-estroj ĉe edukado.net

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-10-21 10:00:54

Mi informas vin ke en la pasintaj tagoj Mark Fettes prezidanto kaj Stefan MacGill vic-prezidanto de UEA gastis ĉe mi en Hago kaj ni pridiskutis multajn elementojn de la nova strategia plano, skizis eblajn konkretajn kunlaborojn inter edukado.net kaj UEA, kun aparta atento pri la pli vasta uzo de la KLERIGEJO, lanĉo de kampanjo por la registrado de KURSOJ en la KURSEJO kaj pliaj sesioj kaj faciligoj  de la KER-ekzamenoj.

Profitante el la ĉeesto de tiuj gravuloj mi iniciis filmotan konversacion inter ni tri pri la nova strukturo, planoj kaj labormeniero de la ĵus elektita estraro de UEA kaj petis miajn gastojn detali kelkajn starpunktojn rilate la kapabligon, kie niaj laboroj pleje kunfandiĝas.

La filmon UEA: teamo, planoj , kapabligo vi povas spekti en nia FILMEJO:  

Raportas: Katalin Kováts, redaktoro

Komenciĝis hodiaŭ nova RISKO-monato Al la listo Mark Fettes pri la etiko de Esperanto

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.