Novaĵoj

Stipendioj anoncitaj por instruista trejnado

Kategorio: Movado; Dato: 2010-06-10 10:05:04

En 2010 denove okazos unu-jara kurso pri instruista trejnado ofertata de la Universitato UAM (Adam Mickiewicz) en Poznano, Pollando, kunlabore kun ILEI. La aliĝlimo estas aŭgusto 10, la studjaro komenciĝos je la 16a septembro per unu-semajna ĉeesta kurso.

La kurso bezonas minimume dek kursanojn por ekfunkcii. Konfirmo pri kurs-okazigo estos dissendita kiel eble plej frue (do frua sinanoncado estas aprezata!); plej malfrue tio okazos en la 11a de aŭgusto. Plenaj informoj pri la kurso troviĝos en nia hejmpaĝo kaj estos dissendita tra niaj listoj. Eblas viziti ankaŭ la esperantlingvan hejmpaĝon ĉe: UAM.

ILEI kaj UEA: kunlabore, same kiel pasintjare! ILEI (pli precize ĝia Fondaĵo Szerdahelyi) kaj UEA konsentis kontribui po 500 eŭrojn por faciligi la partoprenon de kvar kursanoj. Ili faras tion ĉar la instruada trejnado figuras alte en la prioritatoj de ambaŭ organizoj.

La oferto

ILEI kaj UEA ofertos kvar stipendiojn je valoro de 250 eŭroj, por mildigi la kursokostojn. Tio kovros proks. 80% de la kosto por B-landano kaj 35% por A-landano. Restas al la kursano kovri la surlokajn kaj vojaĝajn kostojn por la du ĉeestaj sesioj en septembro kaj februaro kaj la kurs-fina ekzamenado. La cetera kurso okazas distance, per reta korespondado kaj rete liverendaj taskoj. Kondiĉoj kandidatiĝi por la stipendioj estas plenskribi normalan kurs-aliĝilon trovebla en la retejo donita supre, kaj krome skribi duon- ĝis unu-paĝan kandidatigan tekston kun tri eroj:

  1. Motivoj por deziri partopreni la kurson;
  2. Biografieto pri ĝisnunaj profesiaj kaj esperantistaj agadoj;
  3. Intencoj plenumi instruistan laboron kaj gvidi kursojn rezulte de la partopreno.

Tiun tekston oni sendu rete ĝis vendredo la 6-a de aŭgusto al

Tiuj formos kvarpersonan grupon kiu prijuĝos la petojn kaj anoncos la rezultojn en la sekva merkedo, aŭgusto 11. Kaze de fizike skribita peto, sendu al Zsofia Korody, ICH, Grubenhagenstr 6, DE-37412 Herzberg-Harz, Germanio. La stipendiaj sumoj estas pagotaj rekte al la universitato. Kandidatigo por stipendio estas malferma al ĉiu kiu plenumas la enirkondiĉojn de la kurso, sed ni donos prioritaton al B-landanoj, tiuj sub 35-jaraj, kaj tiuj kiuj plej konvinke skizas kiel ili planas instrui Esperanton dum aŭ post la kurso, pere de la lertoj tie akiritaj.

Sekvos pliaj informoj pri la kurso kaj la atingeblo de Poznan (pluraj rabat-flugkompanioj servas la urbon), kaj la moderprezaj ebloj por tranoktado. Ni jam en marto apelaciis al ĉiuj Landaj Asocioj de UEA en Eŭropo oferti proprajn stipendiojn por loĝantoj de siaj landoj, ĉar la projekto de UEA-ILEI certe ne kovros ĉies deziron. Estas ja en iliaj interesoj altigi la kvaliton de la enlanda instruado. Pola E-Asocio konsentis eldoni du stipendiojn por loĝantoj de Pollando, kelkaj aliaj asocioj esploras la eblojn. Do, kontaktu vian Asocion demandante, ĉu ili ofertas subtenon! Tio precipe rilatas al A-landoj kaj landoj el kiuj venis la subtenitoj por 2009 (Slovakio, Litovio, Pollando, Hungario).

Denove pri la leĝoprojekto por Esperanto-instruado en brazilaj lernejoj Al la listo Heidi en Indonezio: Aĉeteblas la subten-filmo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.