Novaĵoj

RISKO: Pawel gajnis la trian fojon.

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-12-01 13:42:04

 

 

 

 

 

La tempo flugas rapide. Jen nova RISKO-monato komenciĝis kaj ĝi fakte estos la lasta en tiu ĉi jaro. Post ĝi ni anoncos la jarajn venkintojn kun apartaj donacoj. 

Ĉi-monate ludis 161 personoj, sekve montriĝis iom da kresko en la nombro de la regulaj ludantoj. Certe reage al mia viva prezento en Le Touquet, Francio, meze de novembro, kie la ĉeestan RISKO-ludon gajnis Edmond Plutniak el Francio.

En la ludo ni nun havas 499 registritajn personojn. Do, baldaŭ venos la 500a. Bonvenon al li. 

En novembro nia venkinto estas denove  Paweł Fischer-Kotowski. La juna pola esperantisto brile ludas jam de monatoj, kaj tiu ĉi estas lia 3a venko.

Ni gratulas lin kaj samtempe anoncas, ke ni lanĉas la diskuton pri eventualaj ŝanĝoj en la regularo. Ni devas decidi kiuj reguloj rilatu al la jam gajnintoj, ĉefe al la plurfoje gajnintoj. 

Vidu kelkajn pensojn pri tio kaj voĉdoni en la FORUMO

 Mogens Rude Andersen kaj Katalin Kovats kore atendas vin.  

Jen ligoj al la FORUMO, al la premio-paĝo kaj rekte al la ludo.  

ALVOKO de UEA kaj ILEI pri registrado de kursoj Al la listo Bondeziru al la patrino de Mazi

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.