Novaĵoj

Fine de la unua RISKO-jaro

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-01-01 11:27:34

Kun granda ĝojo mi informas vin ke ni alvenis al la fino de nia unua ludjaro kaj en 2014 ni daŭrigos la ludon RISKO. 

En decembro en la ludo venkis  Nicole Else el Aŭstralio, kaj ŝia venko estas ankaŭ simbola ĉar ŝi estis la sola persono en la ludo, kiu dekomence, ekde la unua tago ĉiun tagon (264) sukcesis ludi. 

Retrorigarde al la jaro 2013 jen kelkaj ciferoj el nia statistika paĝo de RISKO:

516 personoj enskribiĝis al la ludo el 57 landoj. La plej multaj, 80, ludas en Francio. Monate ludis regule ĉ. 150 membroj. La plej sukcesa ludinto estis Paweł Fischer-Kotowski, kiu ne nur tri fojojn gajnis la monatan ludon, sed ankaŭ kolektis la plej multe da poentoj, nome 600. Sendepende de siaj ĝisnunaj gajnoj kaj donacoj, li, kiel jara venkinto, rajtos elekti denove donacon. 

Ni havas 941 demandojn en la ludo, el kiuj la plej ofte aperinta montriĝis 103 fojojn. Estas nur 4 demandoj al kiuj oni ĉiam respondis bone, kun 100 procenta sukceso. Ekzistas nur unusola demando al kiu neniu el la ĝisnunaj 26 ludantoj sukcesis respondi bone. Mi devas diri ke ĝi havas nur 3 respondopciojn, neniun daton aŭ ciferon, kaj rilatas al la retbutiko de FEL. Entute en la 20690 ludokazoj la riskemuloj respondis al 53684 demandoj. 

Kiel vi memoras komence de decembro ni lanĉis enketadon pri ŝanĝo de la reguloj, koncerne la plej ofte venkintojn kaj iliajn donacojn. La novaj reguloj, en kies formado ni provis sekvi la deziron de la plimulto de la ludantoj, ekvalidas ekde la unua de januaro.

Laŭ tio ni lasas ludi ĉiujn libere, sen limigo aŭ altrudita ripozo, sed se en la koncerna monato venkas iu, kiu jam pli frue venkis kaj ricevis premion, ties premieblo aliras al la sekva, ĝis tiam neniam premiita ludanto. Tiu persono estos pridemandata ĉu li/ŝi volas akcepti la donacon aŭ preferas atendi ĝis li aŭ ŝi mem gajnas tion. La donaco pluiras al la sekva nepremioto, kiu pretas akcepti la premion. La gajnoj kaj la premioj estas registritaj pere de etaj simboloj kaj la venkintoj havas apartan statistikan paĝon pri la nombro de venkoj kaj donacoj. Vidu denove la paĝon de la reguloj, kie la modifoj aperas nun eligitaj per grasaj literoj. 

Ni dankas kaj gratulas ĉiujn, kiuj ĝis nun partoprenis en la ludo kaj deziras al vi sukceson en la ludjaro 2014. 

 Mogens Rude Andersen kaj Katalin Kovats kore atendas vin.  

Jen ligoj al la FORUMO, al la premio-paĝo kaj rekte al la ludo.  

Rezultoj pri la detektivumado pri la novaj eroj Al la listo Provenca gazeto pri la enpanteoniĝo de Renée Triolle

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.